Kongreso de juristoj: reformoj konstituciaj kaj aktualigo de la kuba modelo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-09 07:23:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 9 jun (RHK) Dum la fermo de la kongreso de kubaj juristoj ĵus okazinta, oni sciigis ke en la venontaj jaroj okazos procezo de konstitucia reformo pro la gravaj transformoj ligitaj al la aktualigo de la sociekonomia modelo, kaj ĝi implicas vastan popolan partoprenon kaj referendumon.

Kiam estu aprobita la reformo, la leĝofara agado kreskos kaj tio kondukos al aktualigo en la tuta jura ordo. En tiu agado, samkiel nun, la kuba unuiĝo de juristoj partoprenos, tiel asertsi Homero Acosta, sekretario de la ŝtata konsilantaro de Kubo dum la ferma ceremonio de la 8-a kongreso de tiu institucio.

Kadre de la kongreso oni faris distingon al  elstaraj juristoj tutlande, entute 493, kaj institucioj ligitaj al la sektoro. Oni aparte distingis per omaĝa stampilo la prezidenton Raúl Castro kaj la vicprezidenton José Ramón Machado. Aliflanke, Orisell Richards, profesorino pri juro de la Havana Universitato ricevis la premion al la juna juristo de la nuna jaro.

Kelkaj ŝanĝoj antaŭviditaj en la procezo de la ekonomia modelo  havas rektajn sekvojn en la konstituacia artikolaro, preteriras ĝian limon kaj ne eblas ilin kongruigi per interpretaj manieroj. Socia realo kaj Konstitucio devas kune marŝi, tiel difinis Homero Acosta, kaj precizigis ke ekde la pasinta 6-a kongreso de la Partio, ĝis decembro de 2016, la leĝofara agado kreskis.

Pli ol 130 politikoj estis aprobitaj, kaj tio kondukis el estigo de 300 dispozicioj juraj, nuligo de 700 normoj kaj modifo de 58. Inter la normigoj kreitaj estas 4 leĝoj, 36 dekreto-leĝoj kaj 26 dekretoj.

La partoprenantoj povis dialigi kun Leonardo Andollo, vicestro de la konstata komisiono por starigo kaj evoluigo de la gvidlinioj, kiu informis pri la laboro farita depost la partia kongreso.

La juristoj komentis siajn zorgojn pri tiu procezo kaj elstarigis la gravecon partopreni en la laborkomisiono kaj organiziĝi ĉirkaŭ tiu leĝofara agado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up