Urĝaj reguloj kontraŭ la sekeco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-23 19:11:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekde la centra provinco Sancti Spiritus estis informite pri la ekfunkciigo de diversaj reguloj por redukti la sekvojn de la longa sekeco travivata de la regiono.

Inter tiuj reguloj elstaras la malkonekto de akvokondukiloj de diversaj institucioj ŝtataj aŭ ne, posedantaj proprajn akvofontojn plus la forigo de pli ol 8 mil akvoeskapiloj en la retoj kaj en 75 ĉefaj akvokondukiloj de la teritorio.


Eirín González , funkciuloj de la akvo-kompanio en la koncerna teritorio deklaris al  la gazetaro ke oni serĉas alternativojn por aktivigi novajn putojn, tial ke la subteraj fontoj de la regiono estas en krizaj limoj.

Intertempe, li aldonis, oni semajne pritaksas la akvo-provizadon al la agroindustrio de grejnoj Sur del Jíbaro, unu el la plej grandaj akvokonsumantoj de la provinco.

Li ankaŭ aldonis ke estis aktivigitaj portempaj laborgrupoj en la tuta regiono kun la respondeco kontroli la plenumon de la planoj por mildigi katastrofojn, laŭ komuniko de la nacia stabo de la civila defendo fronte al la intensa sekeco.

La pasinta julio estis la dua plej seka de la lasta jardeko, dum la akvorezervujoj de Sancti Spiritus enhavas 300 milionojn malpli ol en sama etapo de la antaŭa jaro kun la plej krizaj akvo-volumenoj en Dignorah, Aridanes kaj Zaza, kiuj apenaŭ enhavas 13% el ties totala kapacito.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up