Italio kaj Kubo plifortigas siajn rilatojn

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-28 10:45:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Matteo Renzi ĉeestas entreprenistan forumon en Havano

La prezidanto de la ministra konsilantaro de Italio, Matteo Renzi, ekigas sian laboragendon en Kubo, kie li plenumas oficialan viziton kaj ĉeestas entrepreneman forumon en la Hotelo Nacional.

Li ankaŭ vizitos la superan instituton de artoj, kie prelegos antaŭ la studentaro, sekve vizitos la monumenton al la nacia heroo de Kubo, José Martí situanta en la Placo de la Revolucio kaj estos akceptita en oficiala ceremonio.

Tiu ĉi estas lia unua vizito en Latinameriko kaj Karibio, ekde kiam li enposteniĝis en februaro de 2014.

La diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj ekzistas ekde 1903, kaj post la milita periodo, ili rekomenciĝis en 1945.

La rilatoj inter la du landoj estas stabilaj kaj amikaj kun perspektivoj pli ampleksiĝi; ekzistas bona kunlaboro sciencteknika, kultura, investoj- speciale en turismo kaj energio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up