Kubo kaj Bosnio kaj Hercegovino plifortigas siajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-07-16 07:25:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, akceptis en Havano sian homologon de Bosnio kaj Hercegovino, Igor Crnadak, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo.

Dum la afabla renkontiĝo, ambaŭ revuis la staton de la reciprokaj rilatoj kaj esprimis la volon ampleksigi la interŝanĝojn, ne nur en la politika-diplomata sferoj, sed ankaŭ en la komerca-ekonomia kaj kunlabora.

Ili ankaŭ koincidis pri la graveco de tiu ĉi vizito, unua kiun faras ministro pri eksteraj rilatoj de la eŭropa lando al Kubo, kaj krome, ili dialogis pri temoj de reciproka intereso de la internacia agendo.

La kuba ministro dankis la subtenon de Bosnio kaj Hercegovino al la rezolucio postulanta la ĉesigon de la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa kontraŭ Kubo.

Siaflanke, la ministro eŭropa esprimis sin favore al kreko de la kunlaboro en branĉoj kiel sano, tial  ke Kubo atingis notindajn sukcesojn en tiu ĉi sfero.

Pri la ekonomia flanko li esprimis la intencon ke delegitaro de sia lando partoprenu la internacian foiron de Havano okazonta de la 31 de oktobro ĝis la 4-a de novembro ĉi-jare.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up