La emiro de Kataro vizitas Kubon por pli fortaj rilatoj inter la du landoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-22 23:57:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-lunde alvenas al Kubo la emiro de Kataro, Jeque Tamim Bin Hamad Al-Thani, por plenumi dutagan oficialan viziton en la insulo, kiel unua punkto de la turneo kiu inkluzivas Meksikon kaj Venezuelon.

Diplomatiaj informfontoj en Doho konfirmis al Prensa Latina ke la ŝtatestro kaj lia akompananta delegitaro altnivela, vojaĝas kun la celo plenumi laborviziton kiu estas parto de la programo por evoluigi la reciprokajn rilatojn komencitajn en 1989.

La emiro dialogos kun la kuba prezidento Raúl Castro kaj plenumos aliajn renkontiĝojn en la insulo.

Laŭ estis anoncite, la vizito ankaŭ etendiĝos al Meksiko kaj Venezuelo kun la celo impulsi multflankan rilatiĝon kun tiuj tri landoj kaj dialogi kun ties prezidentoj kaj aliaj elstaraj gvidantoj.

Dum la vizito, la emiro pritraktos la reciprokajn rilatojn kaj manierojn ilin stimuli; samtempe oni subskribos kelkajn interkonsentojn kaj memorandojn pri interkompreniĝo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up