La prezidento de Kostariko, Luis Guillermo Solís alvenis al Havano

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-14 07:28:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Lusi Guillermo Solís

Ĉi-dimanĉe alvenis al Kubo la prezidento de Kostariko, Luis Guillermo Solís, por plenumi oficialan viziton en la insulo, kie li dialogos kun la kuba prezidento Raúl Castro.

Kiel unua programero, Solís vizitis la historian centron de Havano  kie la historiisto, doktoro Eusebio Leal, klarigis  pri la historia evoluo de la 496-jara urbo, kiu estis elektita en decembro 2014 kiel unu el la 7 mirindaj urboj tutmonde kadre de la iniciato New7Wonders.

Ĉi-lunde, la vizitanto diktos magistran prelegon en la Aulo de la kolegio de Sankta Gerónimo de la Havana Universitaro pri la historio de la rilatoj inter la du landoj, kaj vizitos la centron de genetika inĝenierado kaj bioteknologio.

Alveninte al la insulo, Solís esprimis sian intencon fini la procezon por normaligi la diplomatiajn rilatojn kun Kubo, restarigitaj en 2009, kaj impulsi komercadon inter la du landoj.

Solís ankaŭ pledis por impulsi la reciprokan kunlaboron kaj daŭrigi la procezon de normaligo rilate eksportadon inter la du landoj kiel parto de la klopodoj profundigi rilaton historian, produktivan kaj fratecan.

Dum sia restado en Havano, Solís partoprenos renkontiĝon organizitan de la centro promocia de ekstera komerco de Kostariko kaj la centro promocia de ekstera komerco kaj fremdaj investoj de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up