Kostariko plifortigos siajn rilatojn kun Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-03 07:25:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento de Kostariko, Luis Guillermo Solís, anoncis en San José ke li faros oficialan viziton al Kubo, la 15-an kaj 16-an de decembro por plifortigi la reciprokajn rilatojn.

“Tiu ĉi estas la lasta paŝo de la diplomatia procezo, per kiu oni interŝanĝas vizitojn inter la ŝtatestroj, kaj tial, oni konsideras finita la procezon de rilatnormaligo”, esprimis Solís depost la kongresa sesio en sia lando.

La retejo Cubadebate diskonigis la informon de la gazeto La Nación, de Kostariko, kiu asertas ke la prezidento venos kun la unua damo, Mercedes Peñas; la ministro pri sportoj, Carolina Mauri; la ministro pri sano, Fernando Llorca; kaj la ministro de Turismo, Mauricio Ventura, krom grupo de entreprenistoj el diversaj sektoroj, kiuj interesiĝas pri la negoca etoso en la kariba insulo.

Solís komentis ke alia celo de sia vizito al Kubo estos loki sian landon inter tiuj de la kariba komunumo (CARICOM), en kiu Havano posedas grandan prestiĝon.

La proksimiĝo inter ambaŭ landoj evoluis iom post iom ekde la 19-a de marto de 2009, kiam la eksprezidento Oscar Arias anoncis la restarigon de diplomatiaj interŝanĝoj kun Kubo, kiuj estis rompitaj flanke de Kostariko en la jaro 1961.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up