Historia kaj kontentiga vizito de Raúl Castro en Francio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-02 00:00:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La registaro de Francio, politikistoj kaj la ĉefaj amaskomunikiloj de tiu lando elstarigis la historian gravecon de la ŝtata vizito komencita de la kuba prezidento Raúl Castro, kiu estis akceptita kun ĉiuj honorigoj en la simbola Arko de Triumfo.

Laŭ oficiala komuniko de la Palaco de la Eliseo, sidejo de la franca prezidanteco, tiu ĉi vizito markas novan etapon en la plifortigo de la rilatoj inter la du landoj, depost la vojaĝo al Havano  de la franca ŝtatestro Francois Hollande pasintjare.

Siaflanke, Matthias Fekl, ŝtata sekretario por ekstera komerco kaj promociado de turismo, certigis en forumo organizita de la gazeto L´Humanité, ke ekzistas longa historio en la reciprokaj rilatoj kaj memorigis ke la verkisto Victor Hugo en la 19-a jarcento esprimis sin favore al la kuba sendependiĝo de la hispana regado.

La funkciulo aldonis ke en la naŭdekaj jaroj de la 20-a jarcento, kiam la socialisma kampo orienteŭropa forfalis, Francio estis unu el la malmultaj landoj kiuj restis apud la kuba insularo.

En Kubo la ĉeesto de la franca kulturo ekzistas de antaŭ multe da tempo kaj ekzemplo de tio kuŝas en la arkitekturo, ne nur en la urbo Cienfuegos, fondita de francaj posteuloj, sed ankaŭ en aliaj urboj de la insulo, samkiel en la kafokultivado kaj kelkaj artaj esprimoj.

Kuba mulato, Severiano de Heredia, estis urbestro de Parizo en 1879, deputito kaj ministro pri publikaj faroj, kaj ekde la pasinta jaro la strato nomata “Urbo de Lumo” havas la nomon de tiu kubano, kiel rekono atingita de la esplorado kaj sindediĉo de la akademiano franca Paul Estrade.

Rilate al la vizito de Raúl Castro, la konservativa gazeto Le Monde, esprimas ke por la unua fojo la kuba flago ondumas sur la Palaco de la Eliseo, kaj ankaŭ memorigas la viziton de Fidel Castro en 1995, ripetita en la sekva jaro por ĉeesti la funebraĵon de Francois Miterrand.

Dume, la gazeto Le Figaro publikigis vastan artikolon sub la titolo “Ruĝa tapiŝo por Raúl Castro”, kiu esprimas ke Francio profitos tiun ĉi renkontiĝon por plifortigi sian ekonomian kaj komerca ĉeeston en la kariba lando.

En 2014 la interŝanĝo inter la du landoj atingis la ciferon de 180 milionoj da eŭroj, el kiuj 157 milionoj temis pri eksportaĵoj francaj, cifero kiu devas kreski danke al kelkaj projektoj evoluantaj en la sferoj de sano kaj bioteknologio.

La flagoj de Kubo kaj Francio kune flirtantaj en la simbola avenuo de la Kampoj Eliseos estas multe pli ol simbolo, ili signas la volon kaj okazon plifortigi la rilatojn ekzistantajn inter du popoloj dignaj kaj kleraj kiuj,  je sia propra maniero lasis spurojn en la homara historio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up