Scienco kaj novigado por konstruado ĉe Fecons 2024

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-26 10:13:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekspoziciejo Fecons 2024

Havano, apr 26 (RHK) Kun alloga kaj celkonscia scienc-teknika programo, la dua tago de kunsidoj de la 14-a Internacia Konstrua Konferenco kunvenis en la Havana Kongresa Palaco kadre de la Internacia Foiro Fecons 2024 kun la devizo scienco kaj novigo por la disvolviĝo de la konstruado.

Inter la temoj, kiuj altiris la atenton de la partoprenantoj, estis la Modelo kaj proceduro por la administrado de produktaj ĉenoj en la konstrua industrio kaj modelo por administri kaj optimumigi la preparadon kaj konstruajn servojn de verkoj per teknologia novigo.

Ing. Elena Téllez Girón, el la esplorcentro pri konstru-evoluo, prezentis la rezultojn de unua esploro ligita al la uzo de 3D-teknologio en betonaj miksaĵoj, kies dua fazo progresas kun la kunlaboro de la grupo Gelect de la elektronika industrio, kiu evoluigis malgrand-skalan laboratorian 3D presilon por testi miksaĵojn el diversaj regionoj de la insulo, kio ebligos konkludi la esploron por ebla ĝeneraligo.

La  XIV Internacia Konstrua Foiro (Fecons 2024), sesias en la ekspoziciejo Pabexpo  kun la partopreno de pli ol cent eksponantaj kompanioj kaj la ĉeesto de Rusio kiel la honora gasto.

Specialaj iloj kaj ekipaĵoj, ceramikaj produktoj, aldonaĵoj, biciklantoj, PVC-tuboj, elektraj kaj akvotubaraj materialoj, estis parto de la larĝa gamo de sortimentoj elmontritaj en la evento, kiu ankaŭ promociis teknikajn servojn kaj teknologiajn sistemojn por konstruado.

Por la fina tago de la 14-a internacia konstrukonferenco estos pritraktata noviga eduka sperto: bambuo kiel alternativo por la disvolviĝo de turismaj instalaĵoj en Kubo; la uzo de plasta ligno kaj la financado de la manufaktura industrio, inter aliaj proponoj por la konstrumateriala industrio.

Scienco kaj novigo por disvolviĝo de la konstruado estas la devizo, kiu prezidas la 14-an Konstruan Foiron kaj Teknikan Konferencon Fecons 2024, kiu fermas siajn pordojn ĉi tiun 26an de aprilo en la Havana kongresa palaco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up