FitCuba 2016: turismo kreskas je rekordaj ritmoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-03 07:30:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekde hodiaŭ, kaj   ĝis la 7-a de majo Havano gastigas la 37-an internacian foiron de turismo en momentoj  kiam la alveno de turistoj eksterlandaj kreskas je historiaj ritmoj.

Ĉi-vespere en la Granda Teatro de Havano Alicia Alonso, okazos la oficiala inaŭguro de la evento, dediĉita al promociado de kultura turismo kaj al Kanado kiel invitita lando, pro ĝia nekontestebla kondiĉo estis la ĉefa fonto de vojaĝantoj al Kubo.

Laŭ informoj de la foiro-organizantoj, ĉeestos la eventon  pli ol 2 mil delegitoj el la ĉefaj landoj kiuj provizas la vizitantojn al la kariba insulo, kiel Kanado, Germanio, Hispanio, Francio, Britio, Meksiko kaj Usono.

Ankaŭ entreprenistoj, turoperaciantoj kaj vojaĝagentejoj de aliaj landoj interesiĝas pri la evento, ĉar volas malkovri la allogaĵojn de Kubo kaj ties novajn eblecojn depost la aprobo de la Leĝo 118 pri fremdaj investoj.

La foira sidejo estos la Parko Historia-Milita konata kiel la fortreso Morro-Cabaña  kie estos spaco por negocado kaj ekspofoiro nomata Prezento de la provizantoj, kiun partoprenos 70 entreprenoj kubaj kaj eksterlandaj,  kompare kun 45 en la pasinta eldono de la foiro.

Ankaŭ la privata sektoro havos spacon por montri siajn gastronomiajn servojn kaj loĝeblecojn, kiuj kreskas kiel riĉa komplemento al la ŝtata oferto.

Ĉeestos 150 eksterlandaj ĵurnalistoj kiuj raportos pri la ĉefa turisma borso en Kubo kiu estas referenco por la tuta regiono; la ĵurnalistoj ankaŭ vizitos diversajn lokojn naturajn, historiajn kaj kulturajn de la kuba okcidento kiel parto de la disvastiga agado de la evento.

Meze de alta sezono kreskanta en la turisma industrio de Kubo, revenas FitCuba al Havano,  deklarita unu el la 7 mirindaj urboj de la mondo, kiu ricevos oficiale tiun kondiĉon la venontan 7-an de junio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up