FitCuba 2023: kulturo, heredaĵo kaj turismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-04 11:12:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vidigi la gravecon de taŭga administrado de kulturo, heredaĵo kaj turismo hodiaŭ estas unu el la celoj de la Internacia Turisma Foiro en Kubo (FITCuba 2023).

Tiucele, ligita kun FITCuba,  okazis evento pri  Administrado de Kultura Heredaĵo kaj Turismo: identeco kaj engaĝiĝo.

En la tago de debatoj, la kuba vicministrino pri kulturo, Kenelma Carvajal, emfazis, ke la rilato inter turismo kaj kulturo estas strategia por alfronti la defiojn derivitajn de la sistema krizo, kiun la mondo spertas.

Ambaŭ sektoroj, ŝi diris, konsistigas motorojn de rezistemo kaj ilia konstruado povas esti definitiva en la protekto de la medio kaj daŭrigebla kaj industria kresko. Kulturo estas esenca por la homa kondiĉo, ŝi aldonis.

Aludante al la Tagordo 2030, ŝi atentigis, ke unuafoje sur la internacia nivelo oni konsideris la kapablon de kulturo generi decan laboron, ekologiajn turismajn praktikojn kaj protekti la medion. Necesaj elementoj por konstrui pacajn kaj inkluzivajn sociojn.

La konservado de kultura kaj natura heredaĵo devus esti aprezita kiel faciliganto de daŭripova evoluo, ŝi pripensis.

Por Kubo, submetita de Usono al maljusta ekonomia, financa kaj komerca blokado, turisma disvolviĝo estas esenca por atingi prosperan kaj daŭrigeblan socion, kaj konsistigas strategian faktoron en la ekonomia disvolviĝo de la lando, diris la vicministrino pri Kulturo.

La kunveno, en kiu partoprenis ankaŭ la ĉefministro, Manuel Marrero, inkluzivis la intervenon de la direktorino de la Regiona Oficejo de Unesko, Anne Lemaytre, kiu emfazis, ke la bezono de taŭga administrado de turismo povas kaŭzi pli da negativaj efikoj ol pozitivaj.

Aliaj temoj traktitaj en la renkontiĝo traktis la diversecon de la kuba kultura heredaĵo: monumenta, subakva kultura, nemateria kultura.

Dum la tago, unu el la plej allogaj ekspozicioj estis la dosiero de ŝancoj por komerca turismo kaj eksterlanda investo, kiu reliefigas la instalaĵojn por investantoj en la lando.

Inter la listigitaj potencialoj estas la karakterizaĵoj de la kuba popolo esti gastama kaj klera, civitana sekureco, historiaj lokoj, kiuj estis deklaritaj Monda Heredaĵo.

La turisma foiro FitCuba 2023 sesiis de la unua ĝis la 5-a de majo.Ĝi estas la komerca montrejo plej grava de Kubo, kiu ĉi-foje sesiis en Havano dediĉita al kulturo kaj heredaĵo kiel alternativo por la vojaĝantoj preter suno kaj plaĝo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up