Havano, 9 mar(RHK)La vicprezidento kaj ministro pri eksteraj aferoj de Serbio, Ivica Dacic, vojaĝis al Kubo por partopreni kiel observanto en la 22-a kunsido de la ministra konsilantaro de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj (AEC) kaj renkontiĝi kun la kubaj aŭtoritatuloj.... Legu pli
La kuba prezidanto Raúl Castro ratifis en Karakaso, la subtenon de la insulo al la bolivara revolucio kaj esprimis ke tiu frata lando batalas decidige por la evoluo kaj emancipiĝo de Nia Ameriko.... Legu pli
Parizo, 28 feb (RHK) Delegitaro el la nacia instituto pri hidraŭlikaj rimedoj de Kubo plenumis en Francio vastan agendon cele al esplorado de teknologioj por pli bona distribuo kaj uzo de akvo, informis la unua vicprezidanto de tiu institucio, Abel Salas.... Legu pli
Havano, 27 feb (RHK) Kiel parto de sia laboro, 325 deputitoj de la tuta lando, helpate de provincaj delegitoj kaj reprezentantoj de la nacia asocio de ekonomistoj kaj librotenistoj de Kubo (ANEC) efektivigos kontrolon la 25-an de marto.... Legu pli
Guantánamo, 23 feb (RHK) La kunordiganto de programoj de la fonduso de UN por la infanoj, Unicef, Victoria Colamarco, esprimis ke estas miriga la granda klopodo farita de la loĝantaro de tiu ĉi orienta regiono, kun la helpo enlanda kaj eksterlanda, en la rekuperigo de la damaĝoj provokitaj de la uragano Matthew.... Legu pli
Havano, 21 feb (RHK) Ana María Machado, vicprezidantino de la nacia asembleo de la popola povo, kaj Yolanda Ferrer Gómez, prezidantino de la komisiono pri internaciaj rilatoj de la kuba parlamento, akceptis en la Kapitolo havana grupon de usonaj kongresistoj kiuj faris viziton al la sidejo de la nacia parlamento.... Legu pli
Havano, 20 feb (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, akceptis en tiu ĉi urbo la membron de la politika buroo de la komunista partio de Vjetnamio, Tong Thi Phong, ankaŭ vicprezidantino de la konstanta komitato de la nacia asembleo de tiu azia lando, kiu plenumas oficialan laborviziton en la kariba lando invitite de la kuba parlamento.... Legu pli
UN, 18 feb (RHK) La reprezentanto de Kubo antaŭ UN, Anayansi Rodríguez, alvokis en la Ĝenerala Asembleo krei scenejon mondan de paco kaj justico, kiu evitu la perfortaj malaperigoj.... Legu pli
Havano, 16 feb (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en tiu ĉi urbo la ministron pri sano kaj edukado medicina de la islama respubliko de Irano, sinjoro Seyed Hasán Ghazizadeh Hashemi, kiu transdobis al li mesaĝon de la irana prezidento Hasán Rouhani.... Legu pli
Havano, 15 feb (RHK) La irlanda prezidento, Michael Higgins, alvenas hodiaŭ al Kubo por efektivigi oficialan viziton kaj renkontiĝon kun la prezidento Raúl Castro.... Legu pli
Havano, 13 feb (RHK) La franca intelektulo Ignacio Ramonet prezentis en tiu ĉi urbo sian verkon La imperio de gvatado kadre de la 26-a internacia librofoiro, en la halo Guillén en la fortreso de La Cabaña kun enkonduko de Abel Prieto, ministro de kulturo, kaj la ĵurnalistino Rosa Miriam Elizalde.... Legu pli
Havano, 9 feb (RHK) La 26-a Internacia Librofoiro, Havano 2017 estos oficiale inaŭgurita en la fortreso de San Carlos de la Cabaña. La evento estas ĉi-jare dediĉita al la intelektulo kaj politikisto Armando Hart Dávalos.... Legu pli
Havano, 8 feb (RHK) Ĵurnalisto juna kaj bone preparita povas helpi malmunti torditan opinilinion kiu etendiĝas, kaj povas subteni nin en la defioj alfrontataj de la junkomunista organizo, tiel esprimis Joan Cabo Mijares, membro de la nacia buroo de la junkomunista organizo de Kubo, dum la 2-a renkontiĝo de ĵunaj jurnalistoj kiu finiĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo.... Legu pli
Havano, 7 feb (RHK) La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, dividis kun la junaj kubaj ĵurnalistoj la unuan sesion de la 2-a renkontiĝo kunvokita de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj de Kubo (UPEC).... Legu pli
Havano, 2 feb (RHK) Sesias en tiu ĉi urbo la internacia evento Pedagogio 2017, kies malferma sesio prezentis ĉefprelegon de Elba Rosa Pérez Montoya, ministro pri scienco, teknologio kaj medio (Citma), kiu emfazis ke por tiu sektoro, kreskigi la sekvojn ekonomian kaj socian de la scienco, savgardi kaj evoluigi la homan potencialon kreitan, estas defio.... Legu pli