Raúl Castro akceptis en Havano la ministron pri medicino de Irano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-16 07:30:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 16 feb (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en tiu ĉi urbo la ministron pri sano kaj edukado medicina de la islama respubliko de Irano, sinjoro Seyed Hasán Ghazizadeh Hashemi, kiu transdobis al li mesaĝon de la irana prezidento Hasán  Rouhani.

Dum la afabla renkontiĝo ili dialogis pri la pozitiva stato de la rilatoj inter la du landoj kaj la intereso ampleksigi ĝin. Krome, interŝanĝis pri la rezultoj kontentigaj de la ĵusfiniĝinta sesio de la 26-a interregistara komisiono por la ekonomia kaj scienc-teknika kunlaboro inter Kubo kaj Irano.

La vizitanton akompanis la sinjoro Kambiz Sheikh Hassani, ambasadoro de Irano en Kubo.

Flanke de  Kubo ĉeestis Ricardo Cabrisas Ruiz, vicprezidanto de la ministra konsilantaro kaj ministro de ekonomio kaj planado, samkiel Rodrigo Malmierca, ministro pri ekstera komerca kaj fremdaj investoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up