Artikolo aperigita en la gazeto Granma sub la titolo “Ne nur estas Zunzuneo” pritraktas la manieron en kiu Usono utiligas la novajn teknologiojn en sia subfosa agado kontraŭ la insulo.... Legu pli


Sesiis en Havano la kunsido dde la ministra konsilantaro de Kubo kiun prezidis Raúl Castro, kiel la ministro pri ekonomio kaj planado, Adel yzquierdo, klarigis la gvidliniojn por evoluigi la procezon de la starigo de laborplano por la jaro 2015 celanta pli kreskigi la insulan ekonomion.... Legu pli


Okaze de la 119-a datreveno de la forpaso dum batalo de la nacia heroo de Kubo José Martí, en la urbo Santiago de Kubo, en la maŭzoleo kiu konservas liajn restaĵojn en la tombejo Sankta Ifigenia, efektiviĝis la tradicia ceremonio kiu konsistis el politika kaj milita aranĝo, kie oni deponis florbukedon antaŭ la tombo de la apostolo.... Legu pli


Kiel parto de la nuna strategio aktualigi la kuban sociekonomian modelon, la lasta kongreso de la partio aprobis la gvidliniojn de la ekonomia kaj socia politiko kiu jam eniras pli profundan etapon en la serĉado de pli produktiva kaj prospera lando. ... Legu pli


La solidara organizaĵo France Cuba prezentis en Parizo la dokumentan filmon “La Kvin: Obama kaj la elekto de maljustico” kiu traktas pri la kazo de la kvin kubaj kontraŭteroristoj maljuste punitaj kaj malliberigitaj en usonaj malliberejoj.... Legu pli


Estis informite pri la duobla ekspozicio inaŭgurita en Canberra, Aŭstralio rilate al la kuba alfabetiga laboro kaj por liberigo de la kuba kontraŭteroristo Antonio Guerrero maljuste enkarcerigita en Usono.... Legu pli


La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, prezentis en Lima, Peruo, la novajn eblecojn pri negocado kiuj malfermiĝas en Kubo per la nova leĝo kiu celas allogi fremdan kapitalon al gravaj ekonomiaj sektoroj.... Legu pli


La kuba reprezentanto antaŭ UN, Rodolfo Reyes, kondamnis antaŭ la sekureca konsilantaro de tiu organo la manipuladon kaj duoblan mezurilon aplikatan de la grandaj potencoj rilate la temojn de malarmado kaj ne multobliĝado de amasmortigaj armiloj.... Legu pli


Esteban Lazo, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj prezidanto de la insula parlamento, vizitis diversajn instituciojn ligitajn al la speciala distrikto Insulo de Junularo, situanta sude de la kuba arkipelago, kie li dialogis kun la gvidantaro, gelaboristoj kaj civitanoj. ... Legu pli


En la tuta lando okazis marŝadoj omaĝe al la internacia tago de la laboristoj; la plej granda okazis en la Placo de la Revolucio de Havano kaj ĝin prezidis Raúl Castro kune kun aliaj altrangaj gvidantoj de la registaro, la sindikatoj kaj la komunista partio.... Legu pli


La generalo de armeo Raúl Castro, prezidento de la ministra kaj ŝtata konsilantaro de Kubo, akceptis en Havano la rusan ministron pri eksteraj rilatoj, Serguei Lavrov, kiu plenumas oficialan viziton en la kariba insulo.... Legu pli


En deklaroj faritaj al la informagentejo Prensa Latina, la kuba sciencisto Agustín Lage sciigis ke por la unua fojo, li portas oferton al Ĉinio laŭ la ĵusaprobita leĝaro pri fremdaj investoj de la kuba parlamento.... Legu pli


Tago de la hispana lingvo

Memore al la verkisto kaj dramisto hispana, Miguel de Cervantes Saavedra, forpasinta la 23-an de aprilo 1616, oni festas ĉiujare la Tagon de la Hispana Lingvo... Legu pli


Estis konate ke la organizaĵo de gejunuloj kubano-usonanoj Roots Of Hope apogis la subfosan programon de Usono kontraŭ Kubo, per silenta strategia subteno al la programo de USAID. ... Legu pli


Kiel plia pruvo pri la eksterteritoria karaktero de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Kubo, la usona departemento de trezoro punis per 5,9 milionoj da dolaroj nederlandan vojaĝagentejon pro tio ke ĝi transportis preskaŭ 45 000 personojn al Kubo dum la lastaj jaroj, kio por Usono estas perforti la leĝaron de la konata sieĝo kontraŭ la kariba insulo.... Legu pli


up