La generalo de armeo Raúl Castro, prezidento de la ministra kaj ŝtata konsilantaro de Kubo, akceptis en Havano la rusan ministron pri eksteraj rilatoj, Serguei Lavrov, kiu plenumas oficialan viziton en la kariba insulo.
En amika renkontiĝo, Raúl Castro kaj la rusa ministro konstatis kun kontento la bonegan staton de la reciprokaj rilatoj en daŭra evoluo, kaj ties promesplenan estontecon, kongrue kun la fratecaj ligoj ekzistantaj inter niaj landoj kaj registaroj. Same, ili interŝanĝis pri la internacia situacio.
Dum tiu ĉi vizito, Lavrov estis akompanata de Mikhail L. Kamynin, ambasadoro de Rusio en Kubo kaj Alexander V. Shchetinin, direktoro de la direkcio de Latinameriko.
Flanke de Kubo partoprenis la kunsidon la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kuba programo por antaŭenigo de virinoj: edukado kaj socia prevento
- Esperanto-tago por interkompreniĝo kaj interkonatiĝo paca
- Díaz-Canel elvokas la heredaĵon de la historia gvidanto Fidel Castro
- Nicolás Maduro pledas por respekto kaj dialogo en la rilatoj kun Usono
- Kuba prezidenton finas ŝtatviziton al provinco Villa Clara