Finiĝis la medicina kunlaboro en Paragvajo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-29 10:09:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kubaj kuracistoj en Paragvajo

La Misio Milagro de Kubo en Paragvajo efektivigis gravan donacon  okaze de la finiĝo de la medicina kunlaboro en tiu lando, tial ke la aŭtoritatuloj paragvajaj decidis haltigi la komplementan interkonsenton starigitan en 2007.

La interkonsento inkluzivis la starigon de oftalmologia centro por atenti la plej vundeblan loĝantaron, kio okazis en Maria Auxiliadora, distrikto de Tomás Romero Pereira en la departemento de Itapúa, sudoriente, je 480 km de Asunción.

Ekde 2005 kiam komenciĝis la kunlaboro kuba en tiu lando estis faritaj centoj da miloj de specialigitaj servoj, pli ol 20 mil kirurgiaĵoj pri katarakto kaj aliaj okulmalsanoj.

Tiu ĉi programo celis civitanojn de malmultaj rimedoj kiuj ricevadis atenton, esplorlaborojn, kirurgiaĵojn, enhospitaligojn, ktp, tute senkoste por ili kaj gefamilianoj.

La brigadestro kuba de la Misio Milagro, Carlos Alberto Perea, transdonis al la direktoro de la hospitalo de Maria Auxiliadora, Carlos Alberto Ponillaux, la donacon konsistantan en medikamentoj, labormaterialoj, meblaro, interalie.

Tiu ĉi kunlabora programo en la medicina kampo estas projekto funkcianta en pluraj landoj, komencita en julio de 2004 laŭ iniciato de la kuba gvidanto Fidel Castro kaj la tiama prezidento de Venezuelo, Hugo Chávez.

Estas projekto humanisma kiu ne distingas kondiĉojn sociajn, aĝojn, rasojn aŭ aliajn, la celo estas helpi ĉiujn personojn kies rimedoj ne permesas aliron al la multekostaj medicinaj servoj en siaj respektivaj landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up