Kia estos la popola konsultiĝo de la Kodo de Familioj?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-20 09:33:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La popola konsultiĝo de la Kodo de Familioj, kiu baldaŭ efektiviĝos,  de la 1-a de februaro ĝis aprilo 30a, estis antaŭita de ampleksa preparado, kiu devas garantii la efikecon kaj travideblecon de ĉi tiu procezo.

Alina Balseiro, prezidanto de la Nacia Voĉdona Konsilio -CEN-, informis, ke ĉi tiu organo estas komisiita organizi, estri kaj kontroli la konsultiĝon kaj, kongrue  kun tio, estis eldonitaj indikoj pri la funkcioj kaj agadmaniero de la balotaj aŭtoritatoj, la helpaj informgrupoj kaj advokatoj, kiuj ricevas trejnadon de decembro ĝis la 31-a de januaro.

Ŝi aldonis, ke ĝis la 10-a de ĉi tiu monato estis kreitaj pli ol 78 000 renkontpunktoj en la tuta teritorio, kun  150 averaĝaj balotantoj por ĉiu, kio obeas al strikta plenumo de la regulaĵoj kontraŭ la pandemio.

Ŝi rememoris, ke, post kiam la popola referendumo estis vokita, la 12 513 balotaj komisionoj de la distrikto, 109 specialaj, tiuj de la armitaj fortoj kaj la Ministerio pri eksteraj rilatoj, estis kreitaj. La CEN faris la decidon okazigi konsultajn kunvenojn en ambasadoj kaj konsulaj oficejoj eksterlande, kiuj okazos en marto.

La 27-an kaj 28-an de januaro oni realigos dinamikan provon kun la partopreno de la balotaj komisionoj de la elektodistrikto, elektitaj en ĉiu komunumo, kiu permesos taksi la efikecon de la trejnado kaj solvi ajnan situacion.

En la organizo de la popola konsultiĝo, taksis la Prezidanto de la CEN, pli ol 900.000 homoj devus partopreni, kio spegulas la grandecon de la procezo.

Ŝi precizigis, ke kune kun la Unio de Juristoj de Kubo kaj institucioj de la jura sektoro, efektiviĝas la trejnado de la 15 616 juristoj, kiuj partoprenos en la procezo, el kiuj 1 606 estas studentoj.

Por la konsultaj kunvenoj, ŝi argumentis, la voĉdona registro liveras al tiu instanco la informojn enhavatajn en la zonoj, najbarajkomitatoj  kaj balotantoj laŭ balotdistrikto. Tiusence, ŝi diris, ili ĝisdatigis nin pri 22 435 novaj aĝulo de 16 jaroj, tio estas, en la kondiĉo de balotantoj.

Ŝi emfazis, ke la elektaj komisionoj de la balotdistrikto estras, kune kun la elektitaj juristoj, la konsultajn kunvenojn, kaj, kun la subteno de la amasorganizoj, garantias, ke ĉiu voĉdonanto ricevu la alvokon partopreni ĉe la kunvenejo.

Por la kolekto de proponoj en ĉiu renkontpunkto, la kategorioj de modifo, aldono, forigo kaj duboj estas konservitaj, kaj tiuj de favoraj kaj aliaj estis inkluzivitaj, li klarigis, kaj detaligis, ke balotantoj povas prezenti siajn opiniojn skribe aŭ elmontri ilin, same kiel ili povas uzi la apk evoluigitan por tiaj celoj. Ili ankaŭ povos revizii siajn proponojn, se ili tiel opinias.

Sed, la premiso estas kolekti la proponon de ĉiu balotanto kiel ĝi estas proponita, ŝi certigis, ĉar la komisiono ne havas la povon fari ajnajn ŝanĝojn.

Ŝi avertis, ke en la konsultkunveno oni ne pridebatos, oni nur kolektos  ĉiujn informojn, kiujn la balotantoj liveras al ni,  kaj poste oni demarŝos ĉiujn interesojn. Por garantii ĉi tiun travideblecon kaj kontrolon en la disvolviĝo de la procezo, estos 1.428 kontrolistoj kaj 27.891 kunlaborantoj en la tuta lando.

Ŝi anoncis, ke la redakta komisiono planas eldoni pli ol milionon da ekzempleroj por la loĝantaro, kaj ke la reproduktado de la broŝuroj de la Kodo, kiu estas submetita al konsultiĝo, ankaŭ  por la balotaj kaj juraj aŭtoritatoj estas en procezo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up