La nova Kodo de Familioj de Kubo aprobitas en popola referendumo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-26 09:28:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alina Balseiro, presidantino de la Nacia Elekta Komisiono

Havano, sep 26 (RHK) La prezidantino de la Nacia Elekta Konsilantaro (CEN) de Kubo, Alina Balseiro, informis hodiaŭ, ke la Familia Kodo estis ratifita per tri milionoj 936 mil 700 balotoj favoraj, reprezentante 66,87% de la validaj voĉoj.

Laŭ la oficisto, ses milionoj 251 mil 786 voĉdonantoj ekzercis sian voĉdonrajton, kio reprezentas 74,01%  rilate al la baza raporto de ok milionoj 447 mil 467 registritaj personoj, kaj el la tutaj balotiloj deponitaj en la balotoj,  validis kvin milionoj 891 mil 705.

Balseiro klarigis ke ĉi-lasta konsistigas 94,25% de la totalaj legitimaj voĉoj; rezultoj ratifitaj de la plej alta voĉdona aŭtoritato kaj ne inversigeblaj.

La prezidantino de la CNE gratulis la partoprenantojn en ĉi tiu popola konsulta procezo okazinta ĉi-dimanĉe, emfazis ilian disciplinon kaj ĝentilecon, kaj rekonis la helpantojn, aŭtoritatojn kaj pionirojn ĉeestantajn en la pli ol 23 000 rajtigitaj lernejoj, malgraŭ la veterkondiĉoj.

Laŭ Balseiro, ankoraŭ mankas informoj pri 36 distriktoj: 24 en Holguín, 11 en Havano kaj unu en Santiago de Kubo, sed ŝi ripetis ke tiuj pendantaj informoj ne ŝanĝos la rezulton pri la aprobita  la leĝo, priskribita de fakuloj kiel noviga, inkluziva, revolucia, demokrata, plurala kaj kun rajtoj por ĉiuj familioj.

Sciinte la informon, la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, festis la unuajn rezultojn favore al la Familia Kodo.


Fonto: PL

 



Komentarioj

  • Leon Roijen's gravatar
    Leon Roijen
    26/09/2022 09:20 pm

    Gratulojn al la kuba popolo! Mia lando, Nederlando en 2001 kiel unua lando en la mondo malfermis la matrimonion al du homoj de la sama sekso. Nun ankaŭ Kubo sekvis tiun samrajtigon kaj aliĝis al tiuj avangardaj landoj, kiuj montras la vojon antaŭen. Kubo tiel postlasas multajn landojn, kiuj ankoraŭ devas lerni, ke ĉiuj homoj estas samrajtaj, kiel ja proklamas la unuan artikolon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: "Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco." Kubo faris gravan paŝon antaŭen per la nova Kodo de Familioj, kiu plurterene estas pli moderna ol tiu de multaj eŭropaj landoj. Kia bela tago!


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up