Poliglotaj renkontiĝoj en 2024, ne nur lingvaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-17 11:04:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:polyglotgathering.com/2024/

Universala Esperanto-Asocio estas la sponsoro  de la Poliglotaj Renkontiĝoj en 2024 kiuj  okazos rete nun, en februaro kaj marto kiel same por la ĉeesta renkontiĝo, kiu okazos en majo, surloke en Prago.

La reta  poliglota renkontiĝo  okazos unue, de la 29-a de februaro ĝis la 3-a de marto. La Prezidanto de UEA, Duncan Charters, havos specialan spacon en la inaŭguro de la evento por saluti kaj alparoli la tutmondan partoprenantaron, grandparte neesperantistoj, pro kio la Poliglotaj Renkontiĝoj fariĝas grava medio por nia informa agado.

En la eventoj partoprenas lingvemuloj, kiuj ne ĉiam estas bone informitaj pri Esperanto. Tamen pro tio, ke ne temas pri Esperanto-eventoj, sed pri poliglotaj eventoj, nia strategio estas, ke la informado pri Esperanto okazu ekvilibre kaj donu rigardojn al la Esperanto-agado en la mondo, kiuj ne ĉiam estas evidentaj al la ĝenerala publiko, do kun ne nur pure lingva prezento de Esperanto, sed ankaŭ movada.

La Poliglota Renkontiĝo estas la plej granda internacia evento de la mondo por poliglotoj kaj lingvoamantoj, organizita ĉiujare fine de majo.

Dum la evento, partoprenantoj dividas sian pasion por kulturoj kaj lingvoj, kaj ankaŭ konsilojn, spertojn kaj ĉefe uzas multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj societumi unu kun la alia. Lernantoj, instruistoj, entuziasmuloj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj...

La  sponsoreco de Universala Esperanto-Asocio al PG kaj PGO okazas kadre de la Informa Agado de la Asocio.

 

Fonto: GK de UEA

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up