Kubo aspiras produkti la tutan elektron el naciaj fontoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-17 08:57:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 17 (RHK) La kuba registaro inkluzivis, inter la evoluceloj de la energia matrico de la insulo, la produktadon de 100% da elektro el naciaj fontoj, diris la Ministro pri Energio kaj Minoj, Liván Arronte Cruz, ĉeestante i en la centra provinco Cienfuegos, la ekkomencon  de nova fotovoltaa parko de generado, la unua el la 20, kiuj kontribuos cent megavatojn al la Nacia Elektra Sistemo.

Aldone al la 20 novaj parkoj, Arronte Cruz raportis ke ili identigis projektojn kun eksterlandaj investoj kaj aliajn bazitajn sur registaraj pruntoj.

"Kelkaj estas en la konstrufazo, aliaj estas intertraktataj kaj kelkaj estas efektivigeblaj, kiel tiu ĉi de Cienfuegos", li anoncis, kaj asertis, ke ekzistas projektoj kun Hispanio pri sunenergio; kaj vento, kun Barato, Rusio, Germanio, Vjetnamio kaj Ĉinio.

Pri la kreskperspektivoj en tiu ĉi kampo, li diris, ke en unua etapo, 37% de la generacio estus atingita per renoviĝantaj energifontoj, kio kune kun la dependeco de naciaj brulaĵoj permesus progresi al energia suvereneco.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up