Kunvoko al la 30-a eldono de la Internacia Librofoiro de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-06 10:26:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Kuba Libro-Ĉambro invitas ĉiujn amantojn de literaturo al la Havana Internacia Librofoiro, en sia trideka eldono, okazonta de la 10-a ĝis la 20-a de februaro 2022.

Denove okazos la granda kuba festivalo de la presaĵo sub la slogano “Legi estas kreski”, en ĝia kutima sidejo en la Milita Historia Parko San Karlo de La Cabaña kaj en la Historia Centro de la urbo Havano.

La literatura aranĝo omaĝos la centjariĝon de la naskiĝo de Carilda Oliver Labra kaj Jesús Orta Ruiz (el Indio Naborí) kaj estos dediĉita al la 140-a datreveno de la eldono de la poezia libro Ismaelillo, de José Martí, kaj la romano Cecilia Valdés aŭ La Loma del Anĝelo, de Cirilo Villaverde.

La Internacia Havana Librofoiro tradicie estas la plej granda evento de la literaruo, kiu estis interrompita pro la pandemio. Ĝi allogas centmilojn da literaturamantoj landaj kaj eksterlandaj, kaj itineras tra la tuta lando. Ĝi estas la festo de la libro en Kubo kaj estas reĝisorata de la Kuba Libro-Ĉambro, la kuba instituto de la libro kaj la ministerio de kulturo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up