Ekas la 32-a Internacia Librofoiro de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-15 09:39:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La internacia librofoiro de Havano, kiu ĉiujare allogas milojn da kubanoj kaj vizitantoj, ĉi-jare estos dediĉita al Brazilo kiel honora gasto kaj al la kuba filozofo kaj intelektulino Isabel Monal kaj la verkisto kaj artprofesoro Francisco López Sacha.

Kun la temo “Legado konstruas identecon”, la foiro (15-25 februaro) estos granda defio ne nur por la instituto, sed por ĉiuj agantoj en la libroekosistemo

La teori-kultura programo de la foiro inkluzivas plej diversajn spacojn asociitajn kun literaturo, arto kaj muziko: la profesia librosalono, renkontiĝo de literaturaj eldonejoj kaj tradukistoj, renkontiĝo de historiistoj kaj sociscienco-kolokvoj. La infana pavilono de papera trezoro, en la  projekto Kubo Cifereca, estos la areo, kie ĉeestas teknologio. Kaj alia grava momento estas la dua eldono de la komerca forumo por fari strategiajn aliancojn inter profesiuloj de la libro-industrio.

La kunordiganto de la literatura programo Josué Pérez emfazis, ke krom Brazilo ĉeestos verkistoj el Kolombio, Meksiko, Ĉilio, Venezuelo, Palestino kaj Argentino. La plej granda parto de la agadoj estos en la ĉefa sidejo de la fortikaĵo San Karlo de la Kabano, dum aliaj 16 ejoj bonvenigos vizitantojn en la ĉefurbo.


Malfermas siajn pordojn la grava libroaranĝo, en kiu partoprenas ĉiuj kubaj eldonejoj kaj forta ĉeesto de ciferecaj libroj. Ĉi tio estas defio por la lando kaj por la kuba kulturo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up