Aperis Belarta Rikolto 2023

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-01 08:30:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fonto: gazetara Komuniko UEA

El Esperantujo  oni informas ke aperis Belarta Rikolto 2023, kun premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. La tutan raporton oni povas legi en la Estrara Komuniko 1135.

Ĉiujare la novjorka eldonejo Mondial kunlabore kun UEA aperigas la libroforman kajeron Belarta Rikolto, enhavantan ĉiujn premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio kaj raporton de la Prezidanto de la Belartaj Konkursoj.

La Belarta Rikolto 2023 do enhavas poeziaĵojn, prozaĵojn, mikronovelojn, teatraĵon, monologon/skeĉon, eseojn kaj kantotekstojn. Ni invitas vin viziti la retpaĝon de UEA ĉe uea.org  por legi la kompletan version.


Fonto: Gazetara Komuniko

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up