Virinoj de atletismo survoje al la Olimpikoj 2020

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-25 11:39:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kvar kubaj  virinoj de atletismo  vojaĝis al Eŭropo por konkuri en Doho kaj Gotzis, cele al la la Tokiaj Olimpikoj 2020.

Al Doho, Kataro, vojaĝis la diskoludantinoj Yaimé Pérez kaj Denia Caballero, mondaj ĉampionoj kaj medalistoj en pintnivelaj eventoj.

Yaime kaj Denia konkuros vendrede la 28-an en la dua momento de la Diamanta Ligo Wanda 2021, en sezono en kiu ili montris sin bone, precipe Yaimé, ĉampiono de la cirkvito en 2018 kaj 2019, kaj nuntempe dua en la monda rangotabelo kun lastatempaj 68,99 metroj. 

Kelkajn horojn post ŝia rekordo, la 21-jara nederlanda Jorine van Klinken surprizis el Arizono, Usono, kun pafo de 70,22 metroj, por loki sin ĉe la supro de la rangotabelo.

Yaimé kaj Denia nun renkontiĝos en Doho por la unua fojo  ĉi-jare kun la kroata Sandra Perkovic, defendanto de la olimpika titolo, kaj aliaj stelulinoj.

Koncerne la Gotzis-Renkontiĝon (29-30 majo), estos kuba ĉeesto kun la heptatletoj Adriana Rodríguez kaj Yorgelis Rodríguez, ambaŭ serĉantaj atingi la olimpikan rekordon de 6.420 poentoj, io, kion neniu ankoraŭ atingis ĉi-sezone.

Fonto: Jit



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up