Kubo savas, sanigas kaj semas estontecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-09 10:25:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 9 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, nome de la generalo de armeo, Raúl Castro, de la partio kaj la registaro, agnoskis la laboron de ĉiuj personoj, kiuj kontribuis al la “miraklo de la kuba rezistemo, per siaj agoj, alportoj, per ĉio bona kaj lumiga meze de tiu ĉi kompleksa situacio, kiu ne estas la unua nek estos la lasta postulonta klopodojn, kaj kolektivajn sinoferojn.”

Ekde la venonta lundo, Kubo eniros novan normalecon, post kelkaj monatoj de tre defia realo batala fronte al la pandemio, la agresemo de la usona sieĝo kaj sen rezigni je la klopodo avanci en la strategio ekonomia kaj socia, tiel informis la kuba prezidento.

Díaz-Canel parolis pri la pozitivaj indikiloj de la lando rilate al la Covid-19, danke al la strategio starigita surbaze de la prisanaj spertoj, la kontribuo de la scienca komunumo kaj la kunlaboro de ĉiuj.

Kubo eniras novan normalecon, oni devas eklerni kunvivi kun la pandemio, sen perdi la risko-percepton, ĉar la individua kaj kolektiva respondecoj estas esenca por pluteni tiun ĉi favoran panoramon.

Oni devas klare scii ke nenio estis improvizita, oni analizis la tutan kuntekston kaj starigis agadplanon kun 190 decidoj, kiuj celas reaktivigi la ekonomion, sed ĉefe, garantii la sanon de ĉiu civitano, ĉar la ĉefa trezoro estas la vivo de la personoj.

Estas fakto ke en Kubo oni atentis je 100% la kontaĝitojn pro la kronviruso kaj ĉiujn kontaktojn por eviti la propagadon de la malsano, eĉ ene malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj, trudataj de la Covid-19 kaj de la usona sieĝo.
La prezidento kaj la ĉefministro amplekse informis pri la nova plano fronte al la Covid-19, ĉar Kubo bezonas kunvivi kun la malsano pro la konata fakto ke la mondo ne havos vakcinon ĝis la venonta jaro.

Alia temo traktita estis la ekonomia ordigo, kiu implicas monunuiĝon kaj kurzo-ŝanĝon, fiksitan kiel prioritaton en la Gvidlinioj de la ekonomika kaj socia politiko de la lando, aprobitaj en 2011.

La prezidento emfazis ke neniu estos damaĝita de tiu ĉi regulaĵo. Li precizigis ke ne temas pri monŝanĝiĝo, sed retirigo de unu tipa monunuo ekzistanta, kaj tial oni garantias la bankajn deponojn en eksterlandaj valutoj, en konverteblaj kubaj pesoj kaj kubaj pesoj, samkiel la kontantan monon ĉe la loĝantaro.

La prezidento insistis pri tio ke la nuna reordigo per si mem ne solvos ĉiujn problemojn de la landa ekonomio, plifortigitaj de 2017 pro la agresemo de la usona sieĝo, al kio nun aldoniĝis la Covid-19 kiu paralizis la mondan ekonomion.

Tamen, ĝia apliko, kio estos oportune informita al la civitanaro, bezonatas por garantii la valoron de la kuba peso kaj ties funkcioj kiel nacia monunuo.

La prezidento Miguel Díaz-Canel finis sian paroladon al la kuba popolo esprimante ke “ĉiu penso nuna estas semo. Pensi kiel lando estas semi la estontencon. Hodiaŭ Kubo savas, sanigas kaj semas estontecon. Kiam kialoj manku, ĉiam regos la certeco ke morgaŭo por Kubo dependas absolute de nia kunkonstruo pri la nuntempo, hodiaŭ, ĉi tie kaj nun”.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up