Savi kulturon ankaŭ savas la patrujon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-20 09:16:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: El Mambí

La kuba apostolo José Martí asertis ke kulturo estas glavo kaj ŝildo de la nacio.

Ne hazarde en la koloniaj klopodoj de tiuj, kiuj malpliigas la liberecon de la popoloj, la kulturo estas senŝanĝa celo.

Ne estas hazardo, ĉar kiu forprenas popolon de ĝia kulturo, kio estas la sama kiel senigi ĝin de ĝia identeco, lasas ĝin en la plej ekstrema sendefendo, en stato de dekadenco kaj senpoveco, kiun armeoj, armiloj aŭ bomboj ne povas atingi. Dum kulturo vivas, popolo vivas.

Tial tiu homo, eminenta kiel malmultaj, escepta viziulo de la sortoj de la homaro, komprenis, ke savi ĝin estas nepre por la postvivado de la suvereneco, de la libereco gajnita je tiom alta kosto.

Tial, la kuba revolucio estis ankaŭ, same kiel socia, kultura revolucio. Tiu, kiu forigis tiun koncepton de ĝiaj fundamentoj, dignis ĝin, kaj tiel reakiris la fierecon de popolo pro la kunfluo de rasoj, tradicioj, kredoj, scioj kaj artoj en la profundo de siaj esencoj.

De tiam la kulturo fariĝis, kiel neniam antaŭe, la glavo kaj ŝildo de la nacio, kiel la Apostolo jam antaŭdiris, kiel ordonis la historio, kiel la patriotisma kaj ribelema naturo de la kubano trudis.

Ĉiu batalo gajnita en ĝia nomo ankaŭ validas kiel venko por ĉio, je kio ni kredas, por la lando, pri kiu ni revas, por nia ĉiam manifesta defendo de noblaj aferoj. Kulturo fariĝis, per si mem, la standardo de ĉi tiu Insulo, kaj unu el la potencaj kialoj, kial ni estas admirataj en ĉi tiu mondo.

Hodiaŭ la 20-an de oktobro Kubo festas la nacian tago de  kulturo, kiu markas la naskiĝon de la nacieco kaj sendependigaj bataloj, defendi la kuban kulturon, savi ĝin, estis por ni esenca decido.

Fidelaj al tiu promeso interkonsentita kun koro kaj principoj, ni navigas la sangajn akvojn de la multjaraj provoj de kultura koloniigo, de simbola dekonstruado, ĉe senĉesaj alvokoj al la perdo de identeco, al mem rekono  kiel kubanoj.

La malamikoj de Kubo devos konscii ke la kuba kulturo kaj ties valoroj estis, estas kaj estos ne atingebla por ili, ĉar ekzistas multaj aferoj ne negoceblaj por la kubanoj, kaj ĝia kulturo estas en la unua loko. Savi kulturon estas ankaŭ savi la patrolandon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up