La prezidento Miguel Díaz-Canel gratulas premiitajn muzikistojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-28 11:15:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Premiado de muziko 2020.                   Foto:  Facebook de Elizabeth Salas Couto.

Havano, dec 28 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis ĉi-lunde la komponiston kaj muzik-produktiston Edesio Alejandro kaj la pianiston Huberal Herrera, kiuj ricevis la Nacian Premion de Muziko 2020.

Per mesaĝo en la socia retejo Tvitero, la kuba prezidento gratulis ambaŭ masjtrojn de muziko kaj aldonis ligon al la cifereca portalo Cubadebate, kiu raportis la ceremonion okazinta ĉi-dimanĉe en la halo Covarrubias de la Nacia Teatro.

Kun pli ol 40 teatraj verkoj orkestritaj, kaj mem komponisto de la sonbendo de pluraj filmoj kaj televidaj serioj en kaj ekster la lando, Edesio Alejandro meritis kelkajn premiojn, kiuj agnoskas liajn kontribuojn al muziko kaj arto ĝenerale.

La multfaceta artisto okupiĝis pri diversaj stiloj,  el klasikaĵoj ĝis nuntempaĵoj, kaj estas aktiva membro de la Akademio de Kinoarto de Hollywood kaj de la akademioj de Latin Grammy kaj Grammy, raportis Cubadebate.

Siaflanke, Huberal Herrera posedas elstaran trajektorion kiel pianisto, kaj estas rekonata kiel profunda esploristo pri la verko de Ernesto Lecuona(1895-1963), la kuba komponisto pli diskonigita tra la mondo.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up