Ratifas Díaz-Canel sindevigon de Kubo pri la virinaj rajtoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-08 16:56:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 8 (RHK) Okaze de la Internacia Virina Tago, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ratifis ĉi-lunde la landan sindevigon cele al konkero de ĉiuj virinaj rajtoj. 

Per Tvitera mesaĝo, la prezidento ekstarigis ke al ili “ni ŝuldas la vivon kaj grandan parton de la verko, kiu subtenas la Revolucion” dum invitis pripensi “kiom pli ni povas fari”.

Per alia tvito li skribis ke “el la talento kaj klopodoj de la kuba virino burĝonas mirindaĵoj” kaj dankis ilin pro la sindonemo. 

Li aldonis, “gratulojn por niaj karaj virinoj, kamaradinoj en la vivo kaj en la emancipiĝaj bataloj”.

Kubo festas tiun ĉi daton kun agnoskitaj sukcesoj en la protagonismo de la virinoj en la socio kaj konscie pri la defioj rilate al genra egaleco.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up