Kubo konfirmis 51 forpasojn kaj 6 009 novajn kazojn de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-28 10:13:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, sep 28 (RHK) La nacia direktoro pri Epidemiologio de la Ministerio pri Publika Sano de Kubo, D-ro Francisco Durán, raportis ĉi-mardon 51 mortojn kaj 6 009 pozitivajn kazojn de Kovim-19 dum la lastaj 24 horoj, por akumulo de 866 mil 808 diagnozoj ekde la komenco de la malsano en la nacio.

Fakte, temas pri ciferoj, kiuj montras pozitivan tendencon al malkresko de kontaĝoj kaj mortoj en la insulo, kiu ankaŭ avancas en la vakcinado de sia loĝantaro, inkluzive de infanoj kaj adoleskantoj kaj de konvaleskantoj, per naciaj vakcinoj.

Dum sia kutima gazetara konferenco, la specialisto raportis, ke fine de hieraŭ estis 71 mil 309 pacientoj enlasitaj, el ili 35 mil 721 suspektatoj, 2 mil 894 por epidemiologia gvatado kaj 32 mil 694 konfirmitaj.

Durán klarigis, ke la lando analizis 42 mil 581 specimenojn la antaŭan tagon por akumulitaj 9 milionoj 466 mil 241 specimenoj analizitaj.

La epidemiologo anoncis, ke el la 6 mil 9 pacientoj, 169 estis sensimptomaj dum la diagnozo, 5 mil 991 havas fonton de infekto en antaŭe konfirmitaj kazoj, 14 havas fonton de infekto eksterlande kaj en 4 homoj la fonto estas nekonata dum  5 mil 995  apartenas al la aŭtoktona transmisiado enlande.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up