Internacia Premio al latinamerikaj virinoj pri Kemio 2021 por kuba sciencistino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-16 12:37:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

ACN

Havano, okt 16 (RHK) La Doktorino pri Kemiaj Sciencoj Hilda Garay Pérez, el Kubo, ricevis la Latin-amerikan Virinan Kemian Premion 2021, donitan de la Usona Kemia Societo (ACS) kaj la Latin-Amerika Federacio de Kemiaj Asocioj (FLAQ), raportis la informagentejo ACN.

Garay Pérez meritis la premion en la kategorio Industria Gvidanto, kiu rekonas virinojn de la kemiaj, farmaciaj aŭ bioteknologiaj industrioj, kies esplorado kaj novigoj kaŭzis malkovrojn por la avantaĝo de la socio.

La kuba sciencisto laboras kiel Estro de la Sinteza Peptidaj Grupo ĉe la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB).

Ĉi tiu institucio, en la socia reto Twitter, festis la atingon de la scienca doktorino: "La #CIGB deziras al vi multajn gratulojn!"

La Premio Latinamerikaj Virinoj en Kemio celas antaŭenigi seksan egalecon en scienco, teknologio, inĝenierado kaj matematiko en la regiono.

ACS kaj FLAQ ankaŭ donas premiojn en la kategorioj de Akademia Gvidanto kaj Aperanta Gvidanto en Kemio.


Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up