Kubo memoras venkon super invado okazinta en Plaĝo Girón

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-19 08:31:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arkivo

Havano, apr 19 (RHK) Kun la venko de la soldulinvado de Plaĝo Girón ĉe la Haveno de la Porkoj, en tago kiel hodiaŭ, la 19-an de aprilo 1961, Kubo pruvis al la mondo sian volon defendi per armiloj la revolucian procezon, kiu komenciĝis la 1-an de januaro 1959.

Post akraj bataloj post la surteriĝo tri tagojn antaŭe de ĉirkaŭ 1,500 soldatoj en tiu areo de la Zapata Marĉo, en la okcidenta provinco de Matanzas, la fortoj de la Ribela Armeo, la Nacia Revolucia Polico kaj la popolaj milicoj venkis la invadintojn.

La agreso estis organizita de la Centra Inteligenta Agentejo de Usono kaj havis la aeran kaj ŝipan subtenon de la Armeo de tiu norda potenco, kies registaro klopodis, ekde tiam, renversi la procezon de sociaj transformoj en Kubo.

Por Fidel Castro, la historia graveco de la 19-a de aprilo 1961 transcendis la limojn de la lando ĉar tiutage, li diris, la jankia imperiismo ricevis sian unuan grandan malvenkon en Ameriko.

En memorceremonio por la datreveno en 1965, Fidel  deklaris, ke la venko ĉe Playa Girón "markis la tagon, en kiu la planoj ellaboritaj de la lertaj generaloj de la Pentagono, de la lumuloj de la Centra Sekreta Servo, disfalis.”


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up