Kubo daŭre vastigos dialogon kun sia elmigrantaro, diras Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-11 07:56:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel kaj kubanoj en Nikaragvo

Havano, jan 11 (RHK) Miguel Díaz-Canel, prezidento de Kubo, renkontiĝis ĉi-lunde kun grupo de siaj samlandanoj, kiuj loĝas en Nikaragvo, kaj certigis, ke la kariba nacio daŭre plivastigos la dialogon kun sia elmigrantaro.

En sia unua agado post alveno al la centramerika lando, Díaz-Canel asertis, ke kiam la nuna pandemio tion permesos, okazos la pendanta kunveno de La Nacio kaj Elmigrado, raportis la Prezidanteco de Kubo en la socia reto Twitter.


En renkontiĝo kun kubanoj loĝantaj en #Nikaragvo, la prezidanto @DiazCanelB certigis, ke #Kubo daŭre vastigos la dialogon kun sia elmigrantaro.

 

La kuba prezidento partoprenis la ceremonion de enposteniĝo de la nikaragva prezidento Daniel Ortega.

Li asertis ke kune en la koncepto de Patrujo kaj en ĝia senkompromisa defendo, en fideleco al ĝiaj revolucioj kaj en heroa rezisto al la samaj malamikoj, ambaŭ landoj havas, en siaj principoj, la ĉefajn kialojn de sia frateco.

Kiel konstatis en Tvitero la Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, la vizito de Díaz-Canel al Nikaragvo estos okazo por daŭre profundigi la politikan dialogon kaj pligrandigi ligojn inter la du nacioj.


Fonto: ACN

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up