Partoprenas kubaj ĵurnalistoj en tutmonda media kongreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-15 07:01:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Abu Dhabi, nov 15 (RHK) Reprezentantaro de kubaj ĵurnalistoj partoprenas en la unua eldono de la Tutmonda Media Kongreso, en la ĉefurbo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiu komenciĝas hodiaŭ kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 1 200 ekzekutivoj, redaktistoj kaj raportistoj el pliaj ol 300 amaskomunikiloj el diversaj partoj de la mondo. 

La delegacio, formita de administrantoj kaj junaj profesiuloj de gvidaj institucioj sur la informa sceno de la insulo, partoprenos en la ampleksa programo de laborrenkontiĝoj, konferencoj, kunlaboraj dialogoj, ekspozicioj kaj aliaj agadoj, planitaj ĝis la 17-a de novembro. 

En sia unua tago de kunsidoj, la evento gastigis la Ekspozicion pri Industrio-Evoluo, kun siaj novaj produktoj kaj teknologioj, kiu integras pli ol 150 specialigitajn kompaniojn kaj konsistigas okazon por teksi aliancojn por la reprezentado de Kubo. 

Valorita kiel lernŝanco, la evento, organizita de la komerca grupo Adnec kaj la Novaĵagentejo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (WAM), disponigos ilojn kaj ŝancojn por aliancoj, kiuj antaŭenigos la poziciigon de la kuba gazetaro sur la internacia scenejo kies dinamiko estas nuntempe regitaj de teknologia evoluo. 

La grupo el la plej granda el Antiloj konsistas el direktoroj Edda Diz Garcés, de la Kuba Novaĵagentejo; Randy Alonso, de la retejo Cubadebate, Yuzaima Cardona, de Kuba Radio, kaj Luis Enrique González, Prezidanto de Prensa Latina.

La profesiuloj de la insulo dividos spertojn pri la funkciado de la kuba amaskomunikila sistemo, ĝiaj eniroj en la epokon de artefarita inteligenteco, ciferecaj platformoj kaj enhavadministrado, dum ili lernas pri sciencaj progresoj kaj la defioj de la sektoro fronte al Konstantaj ŝanĝoj en la reĝimoj en de konsumo. 

Tiucele, ĵurnalistoj aliĝos al la agoj de spacoj kiel la Laboratorio de Future Communications Media, la Noviga Platformo, la Junulara Povigo-Programo en la Amaskomunikilaro, la Live Shows Platform kaj la iniciato celanta antaŭenigi novajn entreprenojn.

Ankaŭ parto de la delegacio de la kariba nacio estas la informestroj Rosy Amaro, de la kanalo Cubavisión Internacional, Lázaro Manuel Alonso, de la Kuba Televida Informa Sistemo, kaj la ĵurnalistoj Guillermo Rodríguez (Radio Rebelde) kaj Liz Arianna Bobadilla (Prensa Latina). 

 

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up