Díaz-Canel dankis al Sankta Vincento kaj Grenadinoj pro helpo al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-05 12:58:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kingstown,  dec 5 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, dankis hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo al la leĝdonaj parlamentoj de Sankta Vincento kaj Grenadinoj pro la helpo donita al sia lando post akcidentoj kaj naturaj katastrofoj.

Dum speciala kunsido en la Parlamento, la prezidento de la insulo agnoskis la  subtenesprimojn kaj rimedojn dividitajn de tiu nacio, kie li estas en oficiala vizito ekde la pasinta sabato.

Díaz-Canel rememoris la heredaĵon de la gvidanto de la Kuba Revolucio Fidel Castro, gvidanto sur la vojo de solidareco kun la frataj teritorioj de Karibio kaj ratifis la akompanon de Havano en la justaj postuloj pri historiaj kompensoj por la damaĝoj de koloniismo kaj la sklaveco.

En tiu spaco organizita en lia honoro, la prezidento asertis, ke "ni havas nur unu manieron por efike kaj kontentige alfronti tiujn defiojn: la unuecon kaj integriĝon de la popoloj".

Siaflanke, la ĉefministro Ralph Gonsalves ratifis la pozicion de sia lando sendube rifuzi la daŭran klopodon de Usono interveni en la internajn aferojn de Kubo kaj denuncis la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita de Vaŝingtono.

Li ankaŭ kondamnis la inkludon de la insulo en la unuflanka listo de landoj kiuj sponsoras terorismon kaj certigis, ke Kingstown kaj Havano laboras kaj progresas en regiona integriĝo kaj defendo de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up