Havano en multobligita unua de majo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-28 08:43:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 28 (RHK) Kiel estis raportite, ĉi tiu 2023 kubanoj festos sian tradician laboristan feston tra la tuta lando. Ĉi-okaze, pro la kompleksa ekonomia situacio, precipe la situacio kun fuelo, la kuba laborista sindikato raportis pri la reformuliĝo de tiu ĉi festo.

Neniel oni rezignos je la festo, male, multiĝas spacoj en la tuta lando por esprimi la multajn instigojn de kubanoj defendi sian suverenecon, sian Revolucion kaj sian nacian identecon, malgraŭ la malfacilaĵoj.

En Havano, ĝiaj dek kvin municipoj fariĝos spacoj por festado. Kiel klarigis al la gazetaro la ĝenerala sekretario de la CTC en Havano, Alfredo Vázquez, 11 aranĝoj okazos en la ĉefurbo, 10 urbaj kaj unu nacia.

La centra ceremonio translokiĝas al la Havana Moleo kie ĉeestos la laboristoj kaj loĝantoj de la kvin municipoj, kiuj ĉirkaŭas la embleman ĉefavenuon.

La 15 naciaj sindikatoj ludas fundamentan rolon por alvoki siajn laboristojn al la renkontiĝejoj, tiuj, kiuj loĝas kaj laboras en la kvin municipoj, kiuj parados laŭ ĉe la moleo. Ĝi estos kolektiva festo. Okazos paradoj kaj mitingoj en ĉiu municipo, kiuj faros la ĉefurbon bonegan spacon por mobilizado.

La nacia ago komenciĝas je la sepa matene. Estos prezentita aŭdvidaĵo, du oratoroj alparolos la partoprenantojn, unu el ili, Ulises Guilarte, ĝenerala sekretario de la nacia CTC. Estos ankaŭ tri kulturaj momentoj.

Siavice, ĉiuj municipoj de la ĉefurbo planis aliajn festajn agadojn post fino de siaj mitingoj revoluciaj.

Post fino de la ceremonio, la kioskoj kaj festspacoj kun siaj artistoj estos deplojitaj tra la Havana moleo, kaj je la fino okazos koncerto por fermi la festojn.

Sendube, fronte al la defioj,la  kubaj laboristoj renovigas siajn agmanierojn kun entuziasmo kaj koloro, metante sian koron por antaŭeniri denove kun sia mesaĝo de unueco, solidareco kaj fido al la estonteco en ĉi tiu 1-a de majo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up