Por Palestino, la voĉo ĉiam pli laŭta

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-29 08:44:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Jorge. / Granma

Havano, feb 29 (RHK) «Forposeditaj el siaj teroj, forpelitaj el sia propra patrujo, disigitaj tra la mondo, persekutitaj kaj murditaj, la heroaj palestinanoj konsistigas imponan ekzemplon de sindonemo kaj patriotismo, kaj estas la vivanta simbolo de la plej granda krimo de nia tempo.»

Ĉi-septembre fariĝos 45 jaroj de tiuj ĉi vortoj de Fidel Castro, en la VI-a Pinta Konferenco de la Movado de Nealiancitaj Landoj.

Kubo, kongrua kun sia historio kaj ĝiaj principoj, neniam rigardus, indiferente, krimon tiel abomenan kiel tiu, kiu ripetiĝas hodiaŭ en la Gaza Zono, senpune, antaŭ la okuloj de la mondo.

Veraj popoloj suferas la doloron de aliaj popoloj, kaj tia sento estas kio mobilizas la tutmondan alvokon kiu, por ĉi tiu sabato, la 2-an de marto, kunvokas la justulojn preni poziciojn en ĉiuj landoj, por levi sian voĉon en defendo de palestinanoj delokitaj al angulo de sia propra tero.

Tie en Rafah, en nur 42 kvadrataj kilometroj, miliono kaj duono da palestinanoj ŝajnas kondamnitaj al amasa morto, post minacoj de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu ordoni ofensivon kontraŭ tio, kio hodiaŭ estas preskaŭ koncentrejo.

Kiel en ĉiuj kontinentoj samtempe, la studentoj, la junuloj, la virinoj, la laboristoj, la tuta kuba socio, unuiĝintaj, levos sian voĉon tiutage, sur la placoj de ĉiuj provincoj, kiel en Havano, sur la tribuno kontraŭimperiista José Martí, por postuli ke ne estu plu bomboj, ke la masakro en la Gaza Zono ĉesu nun.

La rendevuo estas por denunci ĉi tiun novan ofensivon, kiu  ekstermos tutan popolon, emfazis Osmayda Hernández Beleño, membro de la Sekretariejo de la Federacio de Kubaj Virinoj; dum Reudenys Salas Harteman, membro de la Nacia Buroo de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj, alvokis, ke ĝi okazu tie, kie per akuza gesto José Martí inspiras, kaj la plej granda komplico kaj sponsoro de la cionisma agresanto povas esti akuzita, kun la kapo alte: la Usona Registaro.

Por Palestino, la forto de solidareco, amo kaj justeco estas pli potenca ol armiloj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up