Kubanoj esprimas kondolencon por viktimoj de terorisma atako en Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-27 10:01:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @EmbRusCuba

Havano, mar 27 (RHK) Centoj da kubanoj iris ĉi-mardon al la rusa ambasadejo en ĉi tiu ĉefurbo por esprimi kondolencon al la viktimoj de la terorisma ago farita en la koncertejo de la Urbodomo Crocus en Moskvo.

La ĉeestantoj subskribas la kondolencan libron malfermitan en tiu diplomatia legacio la antaŭan tagon, por esprimi sian malkonfeson pro la atako per sturmpafiloj kaj posta fajro ĉe la kultura instalaĵo, lastan vendredon, kiu kaŭzis la morton de almenaŭ 139 homoj kaj pli ol cento da  vunditoj.

La direktoro de la informagentejo Prensa Latina, Luis Enrique González, reprezentante la laboristojn de ĉi tiu latinamerika novaĵ-agentejo, solidare kuniĝis al la rusa loĝantaro antaŭ la terura evento.

González esprimis sian bedaŭron por la terora atako en la libro, deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj, kaj esprimis fidon ke justeco estos farita, pledante por la fino de terorismo ie ajn sur la planedo.

La mesaĝo aldoniĝas al la esprimoj de doloro kaj solidareco de gvidantoj, reprezentantoj de organizoj kaj institucioj kaj la popolo ĝenerale, antaŭ la eventoj, kiuj funebrigas la rusan popolon.

Ekster la ambasadejo de la slava lando, la loĝantaro metas florojn kaj aliajn objektojn kiel signon de paco kaj solidareco, kaj subskribas  en la kondolenca libro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up