Kubo prezentos dosieron pri vakcinoj kontraŭ Kovim-19 al OMS

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-15 16:45:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 15 (RHK) La kuba biofarmacia industrio prezentos komence de marto la kondiĉitan dosieron al la Monda Organizo pri Sano (OMS) kun ĉiuj informoj necesaj por la antaŭkvalifiko de siaj vakcinoj kontraŭ Kovim-19, raportis hodiaŭ direktoro Eduardo Martínez  de BioCubaFarma.

En gazetara konferenco, la funkciulo klarigis, ke la kompanio laboras por prezenti  la dokumenton, formita de pluraj ĉapitroj kun rezultoj pri klinika kaj antaŭklinika esplorado, farmacia disvolviĝo, kaj ankaŭ ĉio rilata al produktadinstalaĵoj, aspekto al kiu oni faris adaptojn.

Li klarigis pri diraĵoj en iuj amaskomunikiloj pri la malakcepto fare de la sanorganizo de Unuiĝintaj Nacioj de kubaj vakcinoj kontraŭ Kovim-19, ke la  Monda Organizo pri Sano (OMS) ankoraŭ ne taksis la vakcinojn, li insistis.

En alia punkto, li klarigis, ke BioCubaFarma ĉiam subtenas interŝanĝojn kun la OMS/PAHO-reprezentantaro en Kubo pri ĉio rilata al la antaŭkvalifiko de vakcinoj kontraŭ  Kovim19.
Ni decidis ke la vakcino Abdala, ellaborita de la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio, ŝanĝos la produktejon al la ĵus inaŭgurita fabriko en  Mariel, situanta en tiu industria poluso, okcidente de Havano.


En progreso dum  ĉi tiuj tagoj, li klarigis, tuj kiam ĝi estos disponebla, la necesa inspektado estos farita por poste akiri la permeson kaj ĝian inkludon en la liston de produktoj agnoskitaj de la OMS, emfazis Martínez.

Antaŭe, la direktoro kaj aliaj sciencistoj informis la fakan kaj akredititan gazetaron de la insulo pri la venonta evento BioHabana 2022, kiu okazos en ĉi tiu ĉefurbo de la 25-a ĝis la 29-a de aprilo.

Ĝis nun, pli ol 100 esploristoj kaj komercistoj el Usono, Eŭropo, Latin-Ameriko kaj Azio partoprenos en la evento, koncentrita al temoj kiel la Kovim-19, kiu traktos aspektojn de la epidemiologio de la malsano, la sekvoj  de apliko de propraj vakcinoj kaj ilia efikeco.

Medicina teknologio kaj industrio 4.0; kronika inflamo kaj maljuniĝo; agrikultura bioteknologio; cerbaj malsanoj; kancera imunoterapio kaj bioprocezoj kaj ilia dezajnospaco estas inter la ĉeftemoj.

BioHabana 2022 estos organizita en specialaj kunsidoj pri vakcinoj kontraŭ Kovim-19, komercaj kaj investaj dosierujoj de BioCubafarma, kaj inkluzivas ekspozician foiron, kiu montros ĝiajn ĉefajn produktojn.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up