Prezentita antaŭ spertuloj el Harvad Universitato evoluigo de kuba vakcinoj kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-10 11:35:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Soberana 02

Havano, sep 10 (RHK) Kubo dividis la rezultojn de la progreso de kontraŭ-Kovim-19-imunogenoj de la serio Soberana  kun fakuloj de Harvard Universitato, en Usono, kaj reprezentantoj de la internacia scienca komunumo.

En la virtuala kunveno, la direktoro de la Finlay Vaccine Institute (IFV), Vicente Vérez, aludis la klinikajn provojn de la vakcinoj Soberana 02, Soberana Plus kaj Soberana 01.

Vérez ankaŭ reliefigis la gravecon de komuna laboro inter tiu ento kaj aliaj de la kariba nacio kiel la Centro por Molekula Imunologio (CIM), la Centro por Biopreparoj kaj la Havana Universitato, esenca en la disvolviĝo de produktoj.

Li reliefigis la rezultojn de fazo III de la klinika provo kun Soberana 02, en kiu estis aplikita la heterologa skemo de du dozoj de tiu vakcino plus unu el Soberana Plus, kiu montris 91,2%  efikecon kontraŭ simptoma malsano.

Al tio aldoniĝis 75,7%  kontraŭ kontaĝo kaj 100%  kontraŭ gravaj aŭ severaj kazoj, kaj egala valoro por eviti mortojn; ĉio ĉi 14 tagojn post kiam la lasta el la tri dozoj estis administrita.
Vérez ofertis detalojn pri la studo Soberana Pediatría, en kiu la sama plano estis aplikita al ĉirkaŭ 350 infanoj inter tri kaj 18 jaroj en Havano.

Li montris, ke ĉi tiuj vakcinoj evidentigis altan sekurecon en la infana loĝantaro kaj tial Kubo rajtigis la unuan amasan imunigan kampanjon en aĝaj grupoj de du ĝis 18 jaroj.

Li emfazis la gravecon de produkto kiel Soberana Plus, la sola en la mondo desegnita por konvaleskantoj de Kovim-19.

Li diris, ke la kuba reguliga institucio jam petis plilongigi la rajtigon pri urĝa uzo de Soberana Plus por tiuj, kiuj jam venkis la malsanon sur la insulo.

Vérez emfazis, ke dum la fazo II-studo montriĝis, ke subjektoj kun natura imuneco kontraŭ la viruso SARS-CoV-2 kaj al kiuj la injekto estis aplikita pliigis antikorpajn titolojn ĉirkaŭ 20 fojojn.


Fonto: Cubadebate
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up