Historio de la kubaj konstitucioj (I)

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-09 18:31:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo travivas procezon de konstitucia reformo kiu celas kongruigi ĝin kun la novaj tempoj kaj la realo de la insulo, kiu dum la lastaj jaroj renovigadis sian socialisman modelon sociekonomian.

 

Por tion komprenigi ni proponas fari tempolinion kiu montras la historion de la kubaj konstitucioj, kiu sintezas la batalojn de la popolo por sia sendependeco kaj suvereneco, la kreivan pensadon de siaj virino j kaj viroj cele al konstruado de pli bona lando, la aŭtoktonajn valorojn de nacio kiu aspiras al pliboniĝo ĉiutaga.

 

Konstitucio de Guáimaro (1869)

 

La unua konstitucia teksto starigita en la kuba teritorio estas la Konstitucio de Guáimaro, redaktita en la asembleo sesiinta en aprilo de 1869 en tiu vilaĝo de la provinco Camagüey kun la celo organizi kaj unuecigi la revolucian movadon iniciatitan de Caros Manuel de Céspedes la 10-an de oktobro 1868 kaj formi nacian registaron kiu regus tra la tuta respubliko.

 

Per tiu ĉi singulara fakto por la historio de la lando, naskiĝis la unua Respubliko de Kubo en Armiloj, kaj oni redaktis la unuan Leĝon de leĝoj, kiu posedas preamblon kaj 29 artikolojn. La konstitucia teksto proklamis la liberecon kaj egalecon de ĉiuj homoj, abolante la sklavecon en Kubo,  fiksis la regorganojn kaj agnoskis la gravecon de la liberiga batalo kiel necesa vojo por atingi sendependecon.

 

Kvankam ĝia apliko, kiel estas agnoskite de la esploristoj, iĝis komplika en la milita scenejo.  Aliaj elementoj kiel regionismo, manko de unueco kaj maldisciplino fiaskigis la unuan militon por la kuba libereco. Spite al tio, ĝi markis nepran referencaĵon por la estonteco.

 

La destinoj de la landoj povas esti klarigitaj pere de ĝiaj konstitucioj, laŭ esprimis advokata kaj ŝtata sekretario Homero Acosta, dum la malferma prelego de la a landa renkontiĝo de la kuba societo de konstitucia kaj administra konstitucio: tio signifas sindevigon defendi ĉion atingitan kaj transformi ĉion necesan.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up