Koincidoj kaj malkoincidoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-23 23:42:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La usona prezidento, Barack Obama, plenumis historian kaj pozitivan viziton al Havano, ekpaŝis al normaligo de la rilatoj kaj esprimis siajn opiniojn pri kiuj la kubanoj pritraksas koincidojn kaj debatas la malkoincidojn.

En siaj publikaj intervenoj kaj abundaj dialogoj, Obama esprimis sin  malferme kaj entuziasme defendis siajn kredojn, kvankam pri kelkaj aspektoj multaj kubanoj malkonsentas.

Oni povas konsenti kun li pri tio ke la ekonomia sieĝo, nomata de li embargo, Ne funkciis kaj damaĝas la kubanojn, estas malnova ŝarĝo kaj estas tempo ĝin ĉesigi.

Tamen, kiel saĝa oratoro, li ne agnoskis la sieĝon kiel kaŭzon de homrajta perforto kontraŭ la kuba popolo, kio estas la ĝenerala opinio en la insulo.

Antaŭ la ludo de basbalo okazinta en Havano inter kuba teamo kaj alia el la Grandaj Ligoj de Usono, plurdekoj da kolomboj flugis en la stadiono kiel paca mesaĝo tute klara flanke de Kubo, kongrua nerekte kun antaŭa aserto de Obama.

La usona prezidento esprimis, dum televida parolado elsendita per la nacia televido tra la tuta insulo kaj en ĉeesto de la prezidento Raúl Castro, ke li venis al Kubo por oferi “pacan saluton” en procezo signita de “barieroj el historio, ideologioj, doloro kaj apartiĝo”.

Tiu parto, kaj ĝenerale la tuta historio Ne povas estis forviŝita kiel rekomendas Obama, nek la spuroj de la sieĝo, ĉar ĝi ankoraŭ provokas suferojn.

La kubanoj, tre ligitaj al batalemaj tradicioj ekde la fruaj tempoj de la aborigenoj kontraŭ la koloniistoj ĝis la junaj milicanoj kiuj forpelis la invadintojn tra Plaĝo Girón en la jaro 1961, tre malfacile povus komplezi la prezidenton Obama kaj forfaldi la librojn.

Ankaŭ ne povas ignori vundigan realon, tio estas, pri la rolo de Usono en la militoj okazantaj en aliaj latitudoj provokantaj doloron kaj mortojn.

Same maleblas koincidi kun la saĝa oratoro pri tio kio ŝajnas simpligo aŭ nescio pri la institucieco valida en Kubo.

Cetere, eblas por la kubanoj koincidi kun la usona prezidento kiam li agnoskas la diferencojn ekzistantajn inter ambaŭ registaroj kaj popoloj kaj pledas por elstarigi la komunajn aferojn.

Oni povas akcepti la inviton de Obama rigardi al la estonteco kiam li laŭdas la novigemon de la kubanoj kaj la atingojn de la eduka sistemo en la insulo.

Aŭ kiam li laŭdis la strebojn de la kubaj kuracistoj kaj instigis al estonta kunlaboro kun la usonanoj kiel okazis en Okcidenta Afriko kontraŭ Ebolo.

La kubanoj adiaŭis la prezidenton Obama kun la certeco ke nun estas pliaj kialoj por labori en ĉio profitdona por ambaŭ popoloj kaj debati pri la multaj kriterioj malsamaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up