30-a jubileo: Invito al forumo en linio de Radio Havano Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-09 14:14:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Radio Havano Kubo en Esperanto jubileas! La 11-an de septembro la Esperanto-elsendoj de Radio Havano fariĝas 30-jaraj. Ĝuste por solene festi tiun ĉi okazaĵon, marde la 11-an de septembro nia teamo partoprenos vivan elsendon radian kaj fejsbukan inter la 15.00-17.00 horo laŭ UTC.

Ni invitas ĉiujn interesitojn, radioaŭskultantojn kaj simpatiantojn al kunfestado de la 30-a jubileo de la esperantlingvaj elsendoj. Ĝi estas unikaĵo en nia regiono kaj ankaŭ en la internacia esperanto-movado.

Apartan saluton ni transdonas al ĉiuj geaŭskultantoj kaj fidelaj raportantoj kiuj regule subtenas nian agadon. Al ĉiuj ni esprimas dankon kaj altan estimon.



Komentarioj

  • Raulo Antoniano's gravatar
    Raulo Antoniano
    11/09/2018 05:28 pm

    Gratulon kaj dankon pro via 30 jaraĝa bonegan elsendon! Mi multe ĝojas aŭskultante vin.

  • Joseph W. Nlandu's gravatar
    Joseph W. Nlandu
    02/08/2022 11:01 pm

    Mi regule estas sekvanta viajn elsendojn cxiu dimancxe sed ne kapablas komenti.Pro tio,cxu eblas permesi al mi reagi aux telefoni aux rete? Gratulon pro via grava laboro.Esperante viziti vin iam,lauxeble. Samideane via. Joseph Nlandu Luyala.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up