Díaz-Canel gratulas al Radio Havano Kubo okaze de la 60-a jubileo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-01 10:52:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 1 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, gratulis hodiaŭ la kolektivon de Radio Havano Kubo okaze de la 60-a jubileo de tiu ĉi radiostacio, ĉi-unuan de majo.

Per mesaĝo en Tvitero, la kuba prezidento asertis ke: “la legenda Radio Havano Kubo celebras sian 60-a jariĝon tiun ĉi unuan de majo #PrimeroDeMayo. En ĝiaj arkivoj estas la voĉoj kaj la historio de la kuba revolucio #RevoluciónCubana kaj la ateston de grandaj latinamerikaj kaj mondaj gvidantoj kiel #Fidel kaj #Chávez. https://twitter.com/DiazCanelB/status/1388454967980212226?ref_src=twsrc%5Etfw%7Ctwcamp%5Etweetembed%7Ctwterm%5E1388454967980212226%7Ctwgr%5E%7Ctwcon%5Es1_&ref_url=https%3A%2F%2Fwww.radiohc.cu%2Fnoticias%2Fnacionales%2F255916-diaz-canel-felicita-a-radio-habana-cuba-por-su-60-aniversario

La 15-an de aprilo 1961 Radio Havano Kubo informis la mondon pri la atako kontraŭ tri flughavenoj kun la celo detrui, surtere, la malmultajn batal-aviadilojn de la naskiĝanta area forto de Kubo, kaj tiel faciligi la invadon okazintan du tagojn poste tra Plaĝo Girón ĉe la Haveno de la Porkoj.

Kiel esprimis Fidel la 16-an de aprilo, dum la funebraĵo de la viktimoj de tiu atako, oni ne povus tion kaŝi, ĉar “jam Kubo posedas radiostacion, kiu elsendas al Latinameriko kaj la mondo” la okazaĵojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up