Kiel Esperanto eniris la teamon de Radio Havano Kubo? (I)

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-11 12:25:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Okaze de la unua jubileo de la esperanto-elsendoj.

Ĉi-jare, la 11-an de septembro la esperanto-disaŭdigoj de Radio Havano Kubo festas sian 35-a jubileon. Temas pri grava datreveno kies origino, nuntempo kaj estonteco nepre ligitas al la esperanto-komunumo en Kubo kaj la mondo. Pri kiamaniere Esperanto sukcesis eniri la internacian skipon de tiu ĉi publika kaj historia radiostacio de la kariba insulo, ni verkas libron, kiu ankoraŭ estas nur projekto por lasi skriboforme ateston pri tiu ĉi okazaĵo kaj ĝiaj cirkonstancoj, realoj kaj defioj. Tial, ni proponas kelkajn fragmentojn de tiu ĉi libroprojekto espereble iam eldonota.

La vivo ofte havas neeksplikeblajn kialojn, sed tiu ĉi projekto naskiĝis, laŭ mia memoro, en decembro de la jaro 1987 pro iniciato de Kuba Esperanto-Asocio.

La nuna KEA estis fondita la 16-an de junio 1979. En la jaro 1986, Jesús Castillo Jiménez, estis elektita prezidanto de la asocio kaj aperis planoj pri eventoj; la asocio havis oficejon en la strato Neptuno en la centra Havano; jam ni estis aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio (1983), kaj nia nova partnero en Kubo estis la ministerio de kulturo, tra la Fremdlingva Eldonejo José Martí, kies direktoro, Félix Sautié,  estis fervora adepto al Esperanto, kvankam ne mem esperantisto.

Tiamaniere, la viglo de la juna asocio kreskis, ankaŭ la internaciaj kontaktoj, kaj la nombro da esperantistoj tra la tuta insulo. Ĉio ĉi kondukis al la konkludo ke estis la momento okazigi la 1-an kongreson de la kuba esperanto-movado, kio estis subtenate de la ministerio de kulturo.

Indas ne forgesi ke antaŭ ol kongresi, oni konsideris la ideon inviti al Kubo elstarulon de la internacia movado kaj ĉiuj flankoj konsentis ke oportuna momento devus esti kreita per konkreta evento. Tiel oni konceptis kaj organizis la 1-an Teknikan Konferencon pri Esperanto. Ĝi okazis en salono de la nova Kongresa Palaco de Havano en 1986. La gasto internacia estis la tiama  ĝenerala direktoro de UEA sro. Simo Milojeviĉ.

Post tio, jam evidentiĝis ke ni devus okazigi nian landan kongreson. Kun la morala subteno de la kubaj institucioj, tio estas, la fremdlingva eldonejo kaj la ministerio de kulturo, ni decidis okazigi la unuan kongreson de KEA en la unuaj tagoj de decembro 1987.

La kongreson partoprenis estrarano de UEA, sro.  Otto Hazspra,  hungaro kaj aliaj eksterlandaj gastoj. Ankaŭ elstaraj kubaj intelektuloj kiel Abel Prieto, onta ministro de kulturo. La kongreson partoprenis iom pli ol 600 kubanoj, kio ja bele impresis kaj estis tre sukcesa el ĉiuj vidpunktoj.

Ĝi videbligis la asocion je internacia skalo kaj ankaŭ montris ĝian kapablon mobilizi esperantistojn el diversaj mondopartoj. Tiam estis bona okazo por kovi novajn projektojn kiel la 75-a UK en 1990 kaj la esperanto-elsendoj per la internacia radiostacio de la insulo, nome, Radio Havano Kubo.

Pri la unuaj paŝoj kaj pli, ni revenos!

 

De Maritza Gutiérrez
Fragmentoj el la libroprojekto “Amika voĉo tra la mondo”

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up