Deklaro de la Ministrejo pri Eksteraj Rilatoj de Kubo

La sekvoj de COVID-19 jam mezureblas − kaj estonte eĉ pli − per la impresaj nombroj da infektitoj, per la ne akcepteblaj nombroj da mortintoj, la nerefuteblaj damaĝoj, kiujn ĝi kaŭzas al la monda ekonomio, produktado, komerco, dungoj kaj persona enspezo de milionoj da homoj. Ĝi estas krizo, kiu okazas ankaŭ trans la sfero de sano.

La tutmonda malsano aperis kaj disvastiĝis meze de scenaro karakterizata de grandegaj ekonomiaj  kaj sociaj malegalecoj ene kaj inter nacioj. Kun senprecedencaj migraj kaj rifuĝantaj fluoj reaperis malamo al fremduloj kaj rasa diskriminacio. La rimarkindaj atingoj de scienco kaj de teĥnologio, speciale en la sfero de sano, centriĝas en la farmakologia komerco kaj la komercigo de la medicino pli ol en la celo garantii la bonfarton kaj sanan vivon de plimultoj.

Covid-19 venis en mondon superŝarĝitan de produktadaj kaj konsumadaj modeloj,speciale en alte industriiĝintaj landoj kaj inter la elitoj de evolulandoj, modeloj ne daŭrigeblaj kaj malkongruaj kun la finia karaktero de naturriĉaĵoj, sur kiuj la vivo sur la planedo dependas.

Antaŭ ol la unua kazo estis identigita, 820 milionoj da homoj estis mondvaste suferantaj je malsato; 2,2 miliardoj da homoj sen aliro al trinkakvo; 4,2 miliardoj sen aliro al sekure mastrumataj sanservoj kaj 3 miliardoj sen bazaj kondiĉoj por eĉ nur lavi siajn manojn.

Tia mondo estas des pli neakceptebla, ke ĉiujare proksimume 618,7 miliardoj da dolaroj forvaporiĝas en reklamon, ke 1,8 bilionojn da dolaroj voras  armeaj elspezoj kaj armaĵoj, el kiuj absolute neniu servas por batali kontraŭ la minaco de la Covid-19, kiu jam mortigis dekmilojn da homoj.

Tiu ĉi viruso ne distingas inter iuj kaj aliaj. Ankaŭ ne inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tamen la detruaj efikoj plej furiozas tie, kie vivas la plej vundeblaj, la homoj kun plej malaltaj enspezoj, en la malriĉa kaj subevoluinta mondo, en la malriĉaj partoj de la grandaj industriigitaj urboj. Kaj ĝiaj efikoj estas speciale fortaj tie, kie la novliberalaj politikoj kaj la reduktadoj de sociala elspezoj limigis la kapablojn de ŝtata publika mastrumado.

Ĝi kaŭzas pli da viktimoj tie, kie la registaroj reduktis la buĝetojn por publika sano. Ĝi kaŭzas pli da ekonomiaj damaĝoj tie, kie la ŝtato havas malmultajn aŭ neniajn eblecojn por helpi tiujn, kiuj perdas sian dungon, devas fermi sian vendejon kaj vidas siajn personajn kaj familiajn enspezojn draste reduktitaj aŭ tutsimple malaperi. En la plej evoluintaj landoj ĝi mortigas pli da homoj inter la malriĉuloj kaj enmigrintoj, en Usono speciale temas pri la afrikdevenuloj kaj la latinamerikanoj.

La plej malbona punkto estas, ke la internacia komunumo devas alfronti tiun ĉi tutmondan minacon en la momento, kiam la plej granda milita, ekonomia, teĥnologia kaj komunika potenco de la planedo disvolvas eksteran politikon, kiu sole nur incitas la konfliktojn kaj la dividojn kaj kiu funde vetas pri ŝovinismo, superregado kaj rasismo.

Dum la monda batalo kontraŭ la tutmonda malsano postulas apogi kaj stimuli gravan agadon de la internaciaj organizaĵoj, speciale la Unuiĝintajn Naciojn (UN) kaj la Mondan Organizaĵon pri Sano (MOS), la usona registaro atakas la multflankecon kaj furioze senkreditigas tiun ĉi lastan organizaĵon rifuzante agnoski ties gvidantecon. Kaj krome, ĝi provas malnoble profiti la konjunkturon por trudi sian dominadon kaj ataki landojn, kies registaroj ne havas la ŝancon plaĉi al ĝi.

La plej evidentaj pruvoj de tio estas la lastatempaj gravaj militaj minacoj de la Blanka Domo kontraŭ la Bolivara Respubliko Venezuelo kaj, antaŭhieraŭ, la lanĉadon, fare de la usona prezidanto, de la Tutamerikaj Tagoj kaj Semajno, de la 14-a ĝis la 18-a de Aprilo, akompanata de deklaroj tipe novkoloniaj kaj inspiritaj de la Monroe-doktrino kontraŭ Venezuelo, Nikaragvo kaj Kubo, laŭdire por memori pri la Unua Tutamerika Konferenco, kiu okazis en Vaŝingtono antaŭ nun cent tridek jaroj kaj kiun José Martí prave draŝis. Ĉu necesas memorigi, ke Aprilo estas ankaŭ la monato, en 1961, de la venko de Playa Giron?

Ĉu kroman ekzemplon? La absolute malmoralaj atakoj, kiun la Trump-registaro ne ĉesas organizi kontraŭ la solidareco, kiun la kuba Revolucio donas al la registaroj, kiuj petas ĝian helpon por agi kontraŭ la Covid-19. Anstataŭ instigi la kunlaboradon kaj mobilizi samorganizitan tutmondan respondon, altaj funkciuloj de la usona ŝtatdepartemento pasigas sian tempon por minaci la registarojn kiu, fronte al la dramo de tiu tutmonda malsano, suverene decidas peti helpon al Kubo.

La Trump-registaro sekvas kriman politikon − kaj la funkciuloj tion scias −, kiam ĝi klopodas, atakante en plena tutmonda malsano la internacian kunlaboradon de Kubo, senigi milionojn da personoj je la universala rajto je sanservoj.

La amplekso de la aktuala krizo devigas nin ĉiujn kunlabori kaj praktiki solidarecon trans politikaj disecoj. La viruso respektas nek limojn nek ideologiojn. Ĝi minacas la vivon de ĉiuj, kaj do ni ĉiuj havas la respondecon kontraŭagi ĝin. Neniu landoj pensu ke ĝi estas sufiĉe granda, aŭ sufiĉe riĉa, aŭ sufiĉe potenca por defendi sin tute sola, izolite, malestimante la klopodojn kaj la bezonojn de la ceteraj.

Urĝas doni kaj kundividi validajn kaj fidindajn informojn.

Necesas senprokraste fari la paŝojn, kiuj ebligas tute juste kunordigi la produktadon kaj la distribuadon de medicinaj ekipaĵoj, de protekt-rimedoj kaj de medikamentoj. La landoj, kiuj disponas pri pli da resursoj, devas kundividi ilin kun la plej trafitaj landoj kaj kun tiuj, kiuj estas plej malbone preparitaj fronte al la tutmonda malsano.

Laŭ tiu principo laboras Kubo. Nia malgranda nacio, sen grandaj naturriĉaĵoj kaj la celo de brutala kaj longega ekonomia blokado, provas laŭ tiu principo alporti sian modestan kontribuaĵon. Ni povas montri plurajn jardekojn da internacia kunlaborado pri sano, kunlaboradon grandanime rekonata de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj de tiuj, kiuj uzis ĝin.

En la lastaj semajnoj ni respondis al petoj de kunlaborado sen eĉ dum momento pensi pri politika harmonio nek pri ekonomiaj avantaĝoj. Hodiaŭ dudek unu brigadoj de personoj de la kuba sansistemo kontribuas al la naciaj kaj lokaj klopodoj de dudek landoj kaj tiel, en kelkaj lokoj, aldoniĝis al tiuj, kiuj jam ekzistas en sesdek landoj kaj kiuj mobiliziĝis por batali kontraŭ la tutmonda malsano.

Ni ankaŭ kundividis kelkajn el tiuj medikamentoj, kiujn ni mem produktas kaj pri kiuj nia praktiko pruvas al ni, ke ili estas efikaj por antaŭmalhelpi kaj por kuraci la malsanon. Cetere, nia medicina personaro partoprenis, en Kubo kaj per telekonferencoj, en konsultadojn kaj debatojn pri specifaj traktadoj de pacientoj aŭ de specialaj grupoj en pluraj landoj.

Ni faras tiun klopodadon sen ignori nian respondecon por protekti la kuban loĝantaron, kion ni rigore faras malgraŭ la teruraj limigoj, kiujn la ekonomia, komerca kaj financa blokado fare de Usono trudas al ni. Ĉiu, kiu volas scii ion pli pri tio, bezonas nur konsulti la nombrojn, kiuj apogas tiun ĉi aserton, ĉar ili estas publika. Eĉ nur iomete da deco ebligas kompreni, ke tiu blokado trudas al Kubo eksterordinarajn malfacilaĵojn por povi garantii la materiajn enigojn kaj ekipaĵojn, kiuj subtenas la publikan sansistemon, des pli en la specialaj kondiĉoj, kiujn la batalo kontraŭ la koron-viruso trudas.

Jen ĵusa ekzemplo: helpo-sendo el Ĉinujo ne povis alveni al Kubo, ĉar la koncerna transport-entrepreno rifuzis pro la restriktoj de la usona ekonomia blokado. La pinto estas, ke altaj funkciuloj de la usona ŝtatdepartemento asertis, ke Usono ja eksportas al Kubo medikamentojn kaj medicinajn ekipaĵojn. Kiam oni petis ilin nomi ekzemplon de tiuj laŭdiraj komercaj transakcioj, ili prezentis eĉ ne unu solan!

La ekonomia blokado − ĉiuj faktoj elokvente pruvas tion − estas la ĉefa malhelpo por la disvolvado de Kubo al prospera lando kaj al bonstato de la kubano. Tiu ĉi akra realo, sole nur pro la politiko de konstanta agresemo de la Blanka Domo, tamen ne  malebligis al ni doni nian solidaran helpon. Ni rifuzas neniun, kaj ni eĉ ne rifuzus ĝin al tiu lando, kiu faras al ni tiom da suferoj!

 

Kubo estas konvinkita, ke la konjunkturo postulas kunlaboradon kaj solidarecon. Nur internacia klopodo sen politikaj antaŭjuĝoj, kiu eligas disvolvi kaj kundividi la sciencan esploradon kaj interŝanĝi la spertojn de la diversaj landoj pri antaŭmalhelpado, de protektado de la plej vundeblaj kaj de praktikoj de socia konduto kontribuos al mallongigo de la daŭro de tiu ĉi tutmonda malsano  kaj al reduktado de la ritmo de homaj perdoj. Kubo rezolute kredas, ke la Unuiĝinta Naciaro kaj la Monda Organizaĵo pri Sano devas ludi absolute nepran gvidan rolon.

Se ni agadas laŭ komuna plano, ni bremsos la ekspansion de la viruso pli rapide kaj je malpli alta kosto.

Tiam restos la ekonomia kaj socia krizo, kiun la tutmonda malsano kaŭzas kaj pri kies amplekson neniu kapablas kun certeco antaŭdiri.

Sed ni ne povas atendi tiun momenton por kunigi la intencojn kaj por provi solvi la grandajn problemojn kaj la gravajn minacojn, super kiuj ni stumblos kaj por respondi al tiuj, kiuj jam ekzistis antaŭ ol la viruso faris sian unuan viktimon.

 

Se oni ne garantias al la evolulandoj la aliron al teĥnologio, kiu kutime koncentriĝas en la plej industriiĝintaj landoj, speciale en la sansistemo, kaj se tiuj ĉi ne pretas senrezerve kaj sen-egoisme kundividi la atingojn de la scienco kaj siajn produktojn, tiam la grandega plimulto de la monda loĝantaro restos same vundebla kiel hodiaŭ, kaj eĉ pli en mondo ĉiam pli interkonektita.

 

Se oni ne eliminas la pun-dispoziciojn trudatajn pro politikaj kialoj al evolulandoj, se oni ne nuligas al tiuj landoj ilian dispreman kaj ne repageblan ŝuldon, se oni ne liberigas ilin el la senkompata kuratoreco de la internaciaj financ-organizaĵoj, tiam ni ne iluziu: la mondo daŭre ne havas eĉ nur la plej etan kapablon respondi al la ekonomiaj kaj sociaj malegalecoj, kiuj, kun aŭ sen tutmonda malsano, ĉiujare mortigas milionojn da homoj, infanojn, virinojn kaj maljunulojn kune.

 

La internaciaj paco kaj sekureco estas klare minacataj, sed la konstantaj agresoj kontraŭ certaj landoj nur pligravigas ilin.

 

Oni malfacile kredas, ke la eventuala fino de la tutmonda malsano kondukos al mondo pli justa, pli sekura kaj pli digna, se la internacia komunumo, reprezentata de la registaroj de ĉi ĉiu lando, ne urĝas ekde hodiaŭ adopti kaj interkonsenti decidojn, kiuj ĝis nun montriĝis obstine malklaraj.

Kaj ni ankaŭ havos bazitajn dubojn, ke la homaro estos pli bone preparita okaze de la venonta tutmonda malsano.

Ankoraŭ estas tempo por agi kaj por mobilizi la volon de tiuj, kiuj estas taskitaj je respondecoj. Ni ne lasu la taskon al estontaj generacioj, tio povus esti tro malfrua!

 

Havano, la 16-an de Aprilo 2020

 

{Tradukita el la franca versio de Vilhelmo Lutermano}

 

 

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up