Kubo metas je dispono de la bolivia popolo sian klinikon en La Paz

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-23 15:35:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 23 (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo eldonis ĉi-ĵaŭde oficialan deklaron per kiu informas ke ĝia kliniko en La Paz estos je dispono de la bolivia popolo kaj samtempe denuncas la uzurpadon faritan de la puĉistoj.

La komuniko sciigas ke “faktaj aŭtoritatuloj boliviaj informis publike la 21-an de julio, ke la konstruaĵo konata kiel ´Kliniko de la kunlaboranto´, propraĵo de la kuba Respubliko, kiu estis perforte traserĉita de la polico la 15-an de novembro 2019, estus habilitigita en la venontaj tagoj por atenti civitanojn boliviajn malsanajn je Covid-19.”

“Tiu ĉi unuflanka decido, prezentata kiel humanitara ago, konsistigas perforton de la rajtoj de Kubo kiel leĝa propietulo de la menciita konstruaĵo, kaj estas antaŭita de la malagnosko de la normoj de la Internacia Juro kaj la konstanta mensoga kampanjo kaj torditaĵoj kontraŭ Kubo, aparte pri la medicina kunlaboro donita de la insulo en tiu lando, kampanjo denuncita de la insula ministerio la 25-an de januaro 2020.”

La deklaro oficiala de Kubo prezentas detalojn pri la kontraŭkubaj kampanjoj kaj ankaŭ pri la leĝa akiro de la konstruaĵo plus renovigaj laboroj tie faritaj por krei ĉiujn necesajn kondiĉojn por atenti la tiamajn pacientojn.

Ĝi estis parto de la 158 instalaĵoj pri sano, en kiuj “la kubaj profesiuloj atentis pacientoj laŭ la interkonsentoj faritaj de la registaroj de Kubo kaj Bolivio en 1985, kaj postaj aktualiĝoj. Entute pli ol 18 mil kubaj profesiuloj oferis pli ol 73 milionojn da medicinaj konsultiĝoj, faris pli ol milionon da kirurgiaĵoj, el ili pli 727 mil oftalmologiaj, kaj realigis pli ol 60 akuŝojn.”

Kiel rezulto de tiu kunlaboro, diplomiĝis kiel kuracistoj en Kubo 5 mil 184 boliviaj gejunuloj.

“Post la menciita perforta traserĉo, la boliviaj faktaj aŭtoritatuloj malpermesis arbitre al la personaro de la kuba ambasadejo aliri la ´Klinikon de la kunlaboranto.´

“Kubo postulis la restarigon de siaj rajtoj kiel legitima propietulo de la menciita konstruaĵo per la diplomatiaj notoj 1079/20 de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo, de la 13-a de aprilo 2020; kaj la noto 26/20 de la 18-a de junio 2020, de la kuba ambasadejo en La Paz, respektive, kaj ne ricevis respondon.”

En la nuna kunteksto de la pandemio “pluraj organizaĵoj kaj civitanoj boliviaj adresis sin al Kubo publike kaj private, por peti subtenon de la kuracistoj kaj medikamentoj kubaj, kiuj demonstris sian efikon en kontaĝitaj pacientoj. Multaj memorigis la kontribuon, kiu estus doninta la ĉeesto de la medicinista brigado de Kubo, kiu antaŭe laboris en Bolivio, ĝis la milita puĉo.

La kuba komuniko esprimas ke la “insula popolo ne rezignas je sia altruista emo. Konsciaj pri tio ke la batalo kontraŭ la Covid-19 bezonas la urĝajn klopodojn de ĉiuj,  kaj kunlaboro kaj solidareco; kaj sen rezigni je la propraĵo de la ´Kliniko de la kunlaboranto´ kaj al siaj rajtoj kiel legitima proprietulo, la kuba registaro metas je dispono de la frata bolivia popolo la utiligon de tiu establo por asisti la malsanulojn de la Covid-19 dum la situacio kriza estiĝinta pro tiu ĉi pandemio en Bolivio.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up