Kubo havas parlamenton el la popolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-28 09:43:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 28 (RHK) La kandidato por deputito ĉe la Nacia Asembleo de la Popola Povo de Kubo (Parlamento), Raúl Alejandro Palmero konsideris, ke la Leĝdona Parlamento estas institucio, kiu havas nenion komunan kun la elito kaj konsistas el la popolo.

Por la junulo, kies nomo estos inter tiuj, kiuj aperos en la balotILo de la municipo  Arroyo Naranjo, en Havano, la simpla fakto esti parto de la kandidatoj estas defio kaj implicas multe da respondeco.

La 28-jara juristo diris al la agentejo Prensa Latina, ke la renkontiĝoj, kiujn ili nuntempe faras kun la civitanoj, estas ŝlosilaj por kompreni la internon de la municipo, ĝiajn fortojn, idiosinkraziojn, kulturon kaj la zorgojn de ĝiaj loĝantoj.

“Nia Asembleo ne estas elita Parlamento aŭ de homoj promociitaj de monrimedoj, politika influo aŭ populareco ene de partio; prefere, ni estas homoj kiuj venas el la popolo kaj ni neniam perdas tiun ligon,” li diris.

Same, li opinias, ke urĝas forigi iujn formalaĵojn, kiuj ankoraŭ ekzistas kaj malfaciligas la laboron, sed ankaŭ necesas sistemigi la ligon de la deputitoj kun la balotantoj de sia teritorio.

Li ankaŭ pripensis, ke la Asembleo devas diskuti tiujn aferojn, kiuj plej koncernas la popolon.

"La lando estas en procezo de transformoj, kiuj permesos eksperimenti kaj efektivigi novajn strategiojn, manierojn, konceptojn kaj instituciojn por daŭre povigi la homojn kaj sentigi ilin parto de la procezoj", emfazis Palmero.

Li emfazis la laboron de la nuna Parlamento, kun granda nombro da leĝoj aprobitaj, la raportoj prezentitaj al la leĝdona korpo flanke de la prezidento de la respubliko  kaj la ĉefministro, krom la altnivelaj revizioj de la landa ministerioj, institucioj kaj provincoj.

La venontan 26an de marto, la kuba popolo estas kunvokita ĉeesti la balotojn, kiuj konsistigos novan tagon de demokratio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up