Monda Tago de Instruistoj: por konstrui daŭripovajn sociojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-05 08:50:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En 1994 Unesko deklaris la 5-an de oktobro la Monda Tago de Instruistoj omaĝe  la grandan paŝon faritan favore al instruistoj en tiu sama dato de la jaro 1966 kiam speciala interregistara konferenco organizita de Unesko en Parizo adoptis la Unesko/ILO Rekomendojn pri la statuso de instruistoj, kunlabore kun la Internacia Labor-Oficejo (ILO).

Tiuj rekomendoj difinas la rajtojn kaj respondecojn de instruistoj, samkiel  internaciajn normojn pri iliaj pretigo kaj plua edukado, varbado, dungado, kondiĉoj de instruado kaj plulernado.

Tiu dokumento inkluzivas diversajn gvidliniojn pri la partopreno de instruistoj en edukaj decidoj tra konsultado kaj intertraktado kun decidantoj.

La Rekomendoj estas grava kolekto de gvidlinioj por elstarigi kaj subteni  la statuson de instruistoj favore al kvalita edukado.

La Monda Tago de Instruistoj (MTI) estas  natura kompletigo de la tutjara laboro de Unesko kaj ĝiaj partneroj subtene al instruistoj, certigante ke tiu profesio, tiom esenca por la sana funkciado de la socio, mem estas en bona stato. La situacio de instruistoj estas indikilo pri la sano de la socio.

Esperanto-instruistoj ludas gravan rolon en la edukado de personoj el ĉiuj aaĝ-grupoj tutmonde. Instruante la interetnan lingvon, Esperanton,

ili disvastigas ne nur la neŭtralan, justan komunikilon, sed ankaŭ klerigas pri interpopola konduto.

 

 

 

informfonto ĉe  http://www.esperanto-un.org | http://goo.gl/xcnM9a



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up