Santiago de Cuba: survoje al la 500-jariĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-24 21:22:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La dua urbo de la kariba insulo iras survoje al la 500-jariĝo kun ampleksa programo por revigligi kaj plibeligi  la historian  centron  kaj la plej signifoplenajn  lokojn  de la teritorio.
Laŭ informoj de la arkitekto Omar López, direktoro de la Oficejo de la Urbo-Konservisto, la programo apartenas al la fonda nodo kiu iras ekde la centra Parko Céspedes kaj ĝia ĉirkaŭaĵo; la laboron oni planas fini antaŭ la 25-a de julio 2015, dato kiu markas la historian deklaron faritan de Fidel Castro pri la revolucia venko de antaŭ 55 jaroj.
Oni laboras en la restarigo de la katedralo kaj la malnova placo de la armiloj, la rekupero de diversaj domoj en la urbocentro kaj la balkonoj koloniaj; same, ene de 16 stratblokoj ĉirkaŭaj oni projektas krei la koridoron deklaritan Homara  Heredaĵo Las Enramadas, kiuj krome transformos la popularan straton en allogan promenejon kaj renovigos la kvarstelan hotelon Imperial kaj aliajn koloniajn domojn.
Konsiderante la gravecon de la konservaj agadoj en la areo monumenta, tio estas, la Placo de Marso kaj la tombejo Sankta Ifigenia, interaliaj, oni restarigos la kulturajn vesperojn de la centra strato Heredia kaj rekonstruos la malnovan Placon de Mercado.
Por havi kompletan vidon de la urbo inter la maro kaj la montoj, oni aligos  la ĉemaran promenejon  nomatan  Alameda al sistemo de parkoj, fontanoj kaj moleo kun la turisma aŭtovojo, kiu ĉirkaŭiras la havenon ĝis la loko kie staras la kastelo de la lumturo (Castillo del Morro), kio ebligos spekti la belan pejzaĝon ekde la tero aŭ de la maro.
Simile oni planas la integralan revigligon de la aldona pejzaĝo de El Cobre, (kie situas la preĝejo de la virgulino de La Caridad) kaj la restarigon de la montara regiono kie staras la konata Granda Ŝtono kaj la kafplantejoj malnovaj La Isabélica kaj Fraternidad per la arkeologiaj vojoj La vojoj de la Kafo, i.a.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up