La kuba prezidento salutas la 508-an jubileon de Santiago de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-25 12:26:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp


Panorama foto de la urbo Santiago de Kubo

Havano, jul 25 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel salutis hodiaŭ la 508-an jubileon de la urbo Santiago de Kubo, kie okazos la centra ceremonio pro la 70-a datreveno de la historiaj sturmoj al kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes.

En la profilo de Tvitero, la kuba ŝtatestro kaj unua sekretari de la Centra Komitato de la Komunista Partio, sendis tiun mesaĝon per kiu li gratulis la loĝantojn de tiu urbo kaj asertis ke ili estas ribelemaj, gastamaj kaj heroaj kiel ĉiam.

#SantiagodeCuba apenaŭ dormis ĉi-vespere festante la alvenon de la jubilea tago en surlokaj festosj, kiuj antaŭas la alvenon de la 26-a de julio, skribis la kuba prezidento, kiu la antaŭan tagon alvenis al la orienta Heroa Urbo.

Akompanate de la ĉefministro Manuel Marrero kaj de Roberto Morales, sekretario pri organizo de la partia organino, Díaz-Canel vizitis diversajn produktivajn ejojn de la provinco okaze de la Tago de la Nacia Ribelemo, la 26-an de julio.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up